Ĉi tiu artikolo temas pri parto de jura teksto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Artikolo.

Artikolo en juraj tekstoj estas ĉiu el la apartaj sekcioj, je kiuj estas dividita leĝo, traktato, statuto kaj simile.

Internacie unueca uzo ne ekzistas. Male ĝi estas forte malsimila laŭ la lingvoj kaj tradicioj de la unuopaj jur-sistemoj, eĉ se ili uzas la saman lingvon.

Eŭropa Unio redakti

La sekciojn de juraj instrumentoj de Eŭropa Unio oni kutime nomas "artikolo", ties subdividojn "paragrafoj".

Germanio redakti

En Germanio la termino Artikel (artikolo) kutime estas uzata nur por nomi sekciojn de aparte bazaj kaj gravaj juraj dokumentoj, ekzemple de la konstitucio, dum en plej multaj leĝoj kaj kodoj oni parolas pri Paragraph "paragrafo" (simbolo "§"), ekzemple en la civila kodo. Ties subdividoj oni nomas Absatz (alineo).

Svislando redakti

En la germana jura lingvaĵo de Svislando oni ofte uzas "artikolo" ankaŭ en ĝeneralaj leĝoj kaj kodoj, kiel ekzemple en la civila kodo por nomi la sekciojn, kiujn oni en Germanio nomas paragrafo.

Usono redakti

En la jura lingvaĵo de Usono oni kutime parolas pri article (artikolo), kies subdividojn oni nomas section (sekcio).

Aliaj uzoj redakti

Plurale oni figurasence uzas la terminon "artikoloj" por nomi la tuton de artikoloj de difinita jura instrumento, do sinonime por kontrakto, traktato, pakto ktp. Ekzemplo estas la Artikoloj de Konfederacio (Usono).

Vidu ankaŭ redakti