Artiswitch
Artiswitch (japane アーティスウィッチ [ātis ŭjĉ]) estas Originala Interreta Animacio fare de kunlaboro inter Sunrise kaj AsobiSystem en 2021.
Artiswitch | |
---|---|
Originala titolo | アーティスウィッチ |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | Japana |
Ĝenro | Supernaturo, Tranĉaĵo de vivo |
Reĝisoro(j) | Ikeda Kazuma |
Studio(j) | Bandai Namco Filmworks |
Muziko | Rasmus Faber |
Televidaj retoj | Jutubo |
Aperdatoj | 28-a de majo 2021 |
Epizodoj | 6 |
Intrigo
redaktiEstas onidiro kiu disvastiĝas en Harajuku ([haraĝuku]): ie en la malantaŭaj stratoj de Ura-Harajuku ([ura haraĝuku]), sorĉistino kaj ŝia mistera butiko servas tiujn kies deziroj estas nekontentigitaj, ŝi donos al ili ŝancon por liberigi siajn plej grandajn dezirojn el la koro.
Kredante ke ĉi tio estas ideala aranĝo, la fiera lernant-sorĉistino Nina klopodas plenumi la dezirojn de siaj klientoj, dum ŝia potenco kaj influo kreskas sekve. Tamen, ne ĉiuj deziroj estas plenumendaj aŭ bonfinaj. Dumtempe Nina estas devigita fiksrigardi pli profunde en la homan psikon, ŝi baldaŭ eltrovas la obskuran flankon de la disciplino de sorĉistinoj, kaj ŝiaj ambicioj komencas interbatali ŝian deziron konsoli la tutan mondon.[1]