Arto cele arton estas esprimo kiu signifas la klopodon kompreni arton per si mem, nome la arto pro la arto mem aŭ, eĉ plej ofte, la arto por la arto; estas principo de la estetiko de ideismo (ekde la Kritik der Urteilskraft de Immanuel Kant —1790—)[1]​ kio implicas individuismon (kiel ĉe la romantismo kiu ekis en la sama epoko). Ĝi kontraŭas al la realismo (ne tiom al la pentrarta realismo aŭ al la literatura realismo, sed al la akademieca principo de arto kiel imito de la naturo —mimezo—) kaj al la utilismo, kiu intencas havi praktikajn rezultojn el arto (konstruaĵoj, enspezoj ktp.); kaj tio implicas la liberecon de arto, nome libereco kaj arta kaj artista, paralela al la esprimlibereco difinita kiel unu el la liberecoj proklamitaj de la liberala revolucio aŭ burĝa revolucio.

Tiele tiu koncepto povas esti komprenita ankaŭ kiel pura arto aŭ sencela arto, nome la karaktero kiu faras la artaĵon io esence diferenca el utilaĵo. Same, tiu principo estas identigebla kun la arto nekomprenita de artistoj kiuj, samtempe ke ili disvolvigas alternativan aŭ ekstravagancan vivstilon (bohemia vivo), disvolvigas arton ekster la artaj institucioj (akademioj, muzeoj, artaj salonoj), la oficialaj mendoj kaj la arta merkato (sendependa arto).

La anglalingva esprimo art for art’s sake (atribuita al Edgar Allan Poe)[2]​ kaj la franclingva l'art pour l'art (atribuital a Victor Cousin[3] kaj al Benjamin Constant de Rebecque[4]) havas similan uzon. La franclingva esprimo estis disvolvigita poste fare de Théophile Gautier kiam li uzis ĝin kiel moto de la parnasismo, por sugesti ke ne estas konekto inter arto kaj moraleco.[5]

Notoj redakti

  1. Kant and Art for Art’s Sake, [1] Alirita la 31an de Decembro 2017.
  2. The Poetic Principle, 1850.
  3. Encyclopaedia Britannica, [2] Alirita la 31an de Decembro 2017.
  4. En konversacio de 1804 (Frederick Burwick, Mimesis and its romantic reflections, Penn State Press, 2001, ISBN 0271020377 p. 18. [3] Alirita la 31an de Decembro 2017.
  5. Esteticismo inglés, [4] Alirita la 31an de Decembro 2017.