Literatura realismo

Literatura movado

Literatura realismo estas estetika tendenco kiu estis rompo disde la romantismo, kaj en ideologiaj kaj en formalaj aspektoj, ĉefe dum la dua duono de la 19-a jarcento en Eŭropo. Ĝi etendiĝis ankaŭ al vidaj artoj en Latinameriko kaj en aliaj mondoregionoj. Ĝi karakteriziĝis per etenda kaj detala informado pri roluloj, pejzaĝoj, scenoj, medioj ktp. Tiel, ili povis esti imagitaj pli facile.

Gustave Flaubert, estis unu el plej konataj realismaj romanistoj.

La literatura realismo aperis en Francio en la la dua duono de la 19-a jarcento, post la burĝa revolucio de 1848. Ties pioniroj estis Honoré de Balzac kaj Henri Beyle "Stendhal", kaj disvolviĝis plenplene pere de Gustave Flaubert. Sed en tiu epoko publikiĝis grandaj majstroverkoj de tiu estetiko ankaŭ anglaj verkistoj kiel William M. Thackeray, Charles Dickens kaj la germana Gustav Freytag, al kiu tuj sekvos Wilhelm Raabe. En Hispanio, la realisma starto estis iom posta koincide kun gravaj historiaj okazaĵoj. Ĝi aperis 1870, post la malfrua reokazigo de la burĝa revolucio de 1830 en la revolucio nomita "La Gloriosa" de 1868, kaj pintis en la 1880-aj jaroj pere de verkistoj kiel Benito Pérez Galdós, Leopoldo Alas kaj Emilia Pardo Bazán.

Ĉiuokaze ĉiuj tiaj tradicioj profitis el antaŭaj pra-realismaj verkoj en antaŭaj jarcentoj.

Karakteroj redakti

 
Ilustraĵo de The Pickwick Papers, de Charles Dickens, inaŭgura verko de la angla literatura realismo. En la bildo aperas Sro. Pickwick direktante sian ekstravagancan klubon.

La fundamentaj trajtoj de realismo estas jenaj:

  • Ĝi klopodas montri en la verkoj reproduktadon kaj fidelan kaj tre proksiman al la detaloj de la realo, pro kio abundas priskriboj.
  • Ĝi opozicias al Romantismo per malakcepto de tio sentimentala kaj transcenda kaj per malproksimeco de ekzotaj scenejoj; ĝi male aspiras al ŝanĝo, al montro de la individua kaj socia realo ĉefe de la burĝaro en la kadro de la historia fluo.
  • Pro verecaj aŭ verŝajnecaj intencoj, la literatura realismo opozicias rekte ankaŭ al la fantazia literaturo.
  • Ĝi detale uzas la ekzempligon, por montri diversajn profilojn de la temoj, roluloj, situacioj kaj eĉ lokoj; ĉiutageco kaj malekzoteco estas la centraj temoj, eksponante politikajn, homajn kaj sociajn problemojn laŭ burĝa materiisma kaj individuisma pensmanieroj.
  • La lingvaĵo uzita en la dialogoj de tiuj verkoj enhavas diversajn registrojn kaj nivelojn (kontraste kun ununurnivela lingvaĵo de gistiamaj stiloj), ĉar ĝi esprimas la lingvaĵojn de ĉiuj tavoloj de la socio kaj eĉ reproduktas la popolan parolmanieron, la konversacian registron kaj la karakterojn proprajn de la regionaj parolmanieroj; en la rakontaj partoj tamen la stilo estas akademia, de longaj kaj kompleksaj periodoj de multe pli kompleksa sintakso.
  • Dum la progreso de la estetiko pli kaj pli oni faris uzadon de la interna monologo kaj de la simpla fizika priskribo de la medioj kaj pri la agoj de la roluloj oni pasis al profundigo en ilia psikologio. La diversaj roluloj estas kompleksaj, evoluas kaj interagas inter si influante sin reciproke. Kiel novaĵo oni specife atentas al la roluloj de virinoj, kaj speciale de burĝaj virinoj.
  • La verkoj montras tujan rilaton inter la personoj kaj iliaj ekonomiaj kaj sociaj etosoj. La historio kaj la intrigo montras la roluloj kiel atestilo de epoko, socia klaso, profesio, ktp., pro kio, la aŭtoro dokumentiĝas vizitante la mediojn kaj lokojn, konversacias kun lokanoj kaj notas ties trajtojn, poste uzitajn en iliaj verkoj serĉe al la preciza montro de realo celita.
  • La aŭtoro analizas, reproduktas kaj denoncas la malbonojn de la socio, pro kio tiu transsendas tradiciajn aŭ progresismajn ideojn de plej verŝajneca kaj objektiva formo ebla ofte direkte al nova subĝenro de la tezoromano.

Bibliografio redakti

  • David Fernández, Literatura Universal, Barcelona, Almadraba, 2008. ISBN 978-84-8308-703-9
  • Jordi Ferre y Susana Cañuelo, Historia de la literatura universal, Barcelona, Óptima, 2002. ISBN 84-95300-32-X