Arucas [aRUkas] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1][2] Ĝi etendiĝas sur la norda parto de la insulo Gran Canaria. La loknomo Arucas plej verŝajne devenas de la guanĉoj, sed fakuloj ne interkonsentas pri la preciza signifo.

Arucas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 38 601  (2023) [+]
Loĝdenso 1 169 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 7′ N, 15° 31′ U (mapo)28.1184492-15.5232237Koordinatoj: 28° 7′ N, 15° 31′ U (mapo) [+]
Alto 240 m [+]
Areo 33,01 km² (3 301 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arucas (Kanariaj insuloj)
Arucas (Kanariaj insuloj)
DEC
Arucas
Arucas
Situo de Arucas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arucas [+]
vdr

Elstaras en ĝia histori-arta heredo la preĝejo de Sankta Johano Baptisto, konata populare kiel la Katedralo de Arucas.[3]

Geografio redakti

 
Arucas.
 
Arucas.

Arucas estas en la norda parto de la insulo Gran Canaria, je 17 km de la provinca kaj insula ĉefurbo, kio helpis ĝian disvolvigon. Ĝi enhavas areon de 33.01 km², kiel unu el la 10 plej malgrandaj teritorioj de la insulo.[4][5]

La municipa teritorio limas kun tiuj de Teror (sude), Firgas (okcidente), Las Palmas de Gran Canaria (oriente) kaj Moya (nordokcidente je malgranda marborda strio). Norde estas la Atlantika Oceano.[5]

La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno, estas je 240 m.s.m.,[4] kaj la plej alta loko estas 757.6 m.s.m. en El Cabezo.[5] La municipa ĉefurbo estas sur valo, origine margrundo kiu pro la vulkano de la Montaña de Arucas fermiĝis formante lagunon. La municipa teritorio deklivas el sudaj altaĵoj ĝis la marbordo.[5]

Arucas posedas malgrandan parton de sia teritorio protektita ene de la Kanaria Reto de Protektitaj Naturaj Areoj, havante integre la naturan monumenton de Amagro, kaj kunhavante kun najbaraj municipoj la Ruran Parkon de Doramas.[6]

Historio redakti

 
Katedralo de Arucas.

En la areo estis setlado de guanĉoj. Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon, kiel atestas restaĵoj de tiu epoko. Post la konkero de Gran Canaria en 1478, la novaj kolonoj, kastilianoj kaj portugaloj, dediĉis sin al la samaj taskoj, ĉefe cele al cerealoj kaj fiŝkaptado. Arucas estis rekonstruita en 1480 post totala detruo en 1478. El la 15-a jarcento, la ĉefa kultivo de la zono de Arucas estis la sukerkano. Kaj de tiu industrio restis ĝis nun fabriko de rumo. En Arucas hegemoniis la produktado de karmino el koĉo en la dua duono de la 19-a jarcento.

La rimarkinda nova preĝejo ekkonstruiĝis en 1909 en stilo novgotiko, kaj ekuziĝis en 1917 kun reformoj ĝis 1977.

Demografio redakti

La municipo havis 37 367 loĝantojn je 2017, estante la 7a de la provinco Las Palmas kaj la 5a de la insulo Gran Canaria, helpite de la proksimeco al la provinca kaj insula ĉefurbo.[7]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis laŭlonge de la unua duono de la 20-a jarcento ĝis 27 000 loĝantoj en 1960, poste stagnis dum pli ol tri jardekoj ĝis nova eksplodo de turismo kaj servoj kiel dormurbo, kio plialtigis la loĝantaron ĝis nunaj preskaŭ 40 000 loĝantoj.

Teritoria organizado redakti

Arucas dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[7]

 
Katedralo de Arucas.
  • Arucas (municipa ĉefurbo): El Angostillo, Arucas (kerno), Camino de la Cruz Alto, El Cerrillo, La Fula, La Goleta, El Hornillo Alto, Hoya de San Juan, Lomo de San Pedro, El Matadero, Montaña de Arucas, La Montañeta kaj El Terrero.
  • Bañaderos: Bañaderos, La Cuestilla, Escaleritas kaj El Risco.
  • Cardones: Cardones, La Dehesa, Lomo Espino, La Montaña, El Perdigón, El Carril, El Hornillo Bajo kaj El Lomito.
  • Los Castillos: Los Altabacales, Los Castillos, Fuente del Laurel, La Pedrera, Los Peñones kaj El Picacho.
  • Juan XIII: Hoya de Ariñez, Juan XXIII kaj Puente de Arucas.
  • Los Portales: El Arco, Mirador de Los Portales kaj Los Portales.
  • San Andrés: El Peñón, Quintanilla, San Andrés kaj El Tarahal.
  • Santidad: La Guitarrilla, Lomo de Arucas, Lomo Grande, Las Palmeras, San Francisco Javier, San Gregorio, Santidad Alta, Santidad Baja kaj Urbanización San Francisco Javier.
  • Trapiche: Lomo de Quintanilla, La Palmita, Los Palmitos kaj Trapiche.
  • Trasmontaña: Camino de la Cruz Bajo, El Carril, Los Castillejos, Las Chorreras, El Guincho, El Hornillo Bajo, El Lomito kaj Trasmontaña.
  • Visvique: Barreto, Santa Flora, La Solana, Virgen del Pino kaj Visvique.
  • Tinocas.
  • El Puertillo: El Puertillo kaj Tanasio.
  • Tres Barrios: Cardonal, Cruz de Pineda, Hinojal, La Hondura, Las Hoyas del Cardonal, Llano Blanco kaj Lomo Ramírez.

Ekonomio kaj vidindaĵoj redakti

 
Bananejoj.

Arucas bazis sian ekonomion en agrikulturo (unue sukerkano kaj poste bananoj, pri kio ĝi estas ĉefa loko en la insulo, ĉefe el la dua duono de la 20-a jarcento).[5] Estas ankaŭ brutobredado de kaproj kaj ŝafoj; gravas produktado de fromaĝo. Sed lastatempe turismo iĝis ĉefa ekonomia rimedo, kune kun servoj kiel dormurbo.​[5] El la kultivado de sukerkano kaj posta sukerindustrio, restis la fabrikado de mielrumo en la municipo.

Turismo redakti

 
Urba kerno de Arucas.

La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, marsportoj kaj aliaj okupitecoj.[5]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[8]

Arkeologio redakti

  • Cueveras de Tenoya
  • La Cerera

Religiaj kaj civilaj redakti

  • Preĝejo de Sankta Johano Baptista.
  • Antikva kerno de la urbo Arucas (BIC), kun Urbodomo, la Domo Gourié, la Kulturdomo ktp.
  • Domo kaj ĝardeno de la Markizlando de Arucas (BIC)
  • Putoj de Malaperintoj en la hispana enlanda milito (BIC)
  • Heredad de Aguas de Arucas kaj Firgas (BIC)
  • Runfabriko Arehucas
  • Puto de la Pino
  • Ŝtonminejoj Cerrillo
  • Salejoj de Bufadero
  • Komplekso de Riquiánez, kun kotobasenoj, tegolfornoj kaj draŝejoj.

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. La Guía de Gran Canaria
  3. «La Iglesia de San Juan Bautista en Arucas, Gran Canaria». www.livingspain.es. 6a de novembro 2011. Konsultita la 10an de aprilo 2021.
  4. 4,0 4,1 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  6. «Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Gran Canaria». Gobierno de Canarias. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2018. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  7. 7,0 7,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  8. «Arucas». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arucas en la hispana Vikipedio.