Arvi Lind

Arvi LIND (n. 1940) estas finna vere longatempa televida prezentisto. Li legis laŭte siajn unuajn televidajn novaĵojn en 1965 kaj la lastajn en la 15-a de oktobro 2003. Li estas vere konata en Finnlando. Li estas taksita la plej sperta televida novaĵa prezentisto en la mondo. Li havis tri infanojn, el kiuj unu mortis infane. Lia filo estas hokeisto Juha Lind. En publikeco ili aperas neniam kune. Arvi Lind loĝas en Lappeenranta. Li ankaŭ diskis pecon Hyviä uutisia (bonajn novaĵojn) kun Irina. Lind estas dirita la plej fidinda viro en Finnlando.

Arvi Lind
Persona informo
Naskonomo Arvi Kullervo Lind
Naskiĝo 21-an de decembro 1940 (1940-12-21) (83-jaraĝa)
en Lauritsala
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Familio
Infano Juha Lind
Okupo
Okupo moderatoroĵurnalisto
vdr