Arvydas Sekmokas
Arvydas Sekmokas (naskiĝis la 26-an de decembro 1951 en Kaŭno) estas politikisto kaj ekonomikisto de Litovio. Li studis ekonomikon en la Universitato Vilno En 1991 kaj 1992 li estis vicministro pri ekonomio, kaj poste direktoro de la elektronika entrepreno UAB DocLogix. Ekde la 6-a de februaro 2009 li estas ministro pri energio en la registaro de Litovio, ankaŭ post ties restrukturigo la 22-an de julio 2009. Lia ministerio nacilingve nomatas Lietuvos Respublikos energetikos ministerija.
Arvydas Sekmokas | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1951 (73-jaraĝa) en Kaŭno |
Lingvoj | litova |
Ŝtataneco | Litovio ![]() |
Alma mater | Universitato Vilno ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto ekonomikisto ![]() |
La politikisto reprezentas la konservativan partion Tėvynės sąjunga (Patrolanda Unio).
Fontoj
redakti- „Ūkio ministro konsultantu energetikos klausimais paskirtas A.Sekmokas“, litovlingva artikolo de la gazeto Lietuvos Rytas Arkivigite je 2008-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
- profilo en la retejo manokarjera.lt
- informo de la ministerio pri ekonomio[rompita ligilo]
- artikolo el la retejo vakarai.us[rompita ligilo]