Ascendo al la Kalvario

La ascendo al Kalvario estas epizodo de la Pasiono de Jesuo rakontata en la kvar kanonaj Evangelioj: Mateo (27, 31-34); Marko (15, 20-23), Luko (23, 26-33); kaj Johano (19, 17-18).

Pieter Bruegel la pliaĝa, Ascendo al Kalvario de Bruegel.

La epizodo redakti

La evento estas rakontata en tre sinteza maniero en la Evangelioj, nur Luko aldonas pluan apartaĵon (la dialogo kun la virinoj). Nur Johano asertas ke Jesuo portis la krucon dum la sinoptikoj diras ke la kruco estis portata de Simono el Cireno. Ĉiukaze la kondamnito ne portis la krucon, sed nur la horizontan foston. Oni aldonu ke Johano eble volis dementi disvastiĝintan onidiron laŭ kiu sur la kruco oni najlis Simonon, ĉar portantan la krucon, kaj ne Jesuon. Tiu ideo estis decide misfamiga por Jesuo. Eblas tial hipotezi ke Jesuo ascendis Golgoton sen apartaj suferoj, sen la kruco kaj ankaŭ sen la dornokroneto kiu, eble, estis forprenita kiam oni lin revestis per lia tuniko por lin enkonduki al la loko de la krucumo. La tri faloj de la Via crucis estas frukto de la kreeco de devotuloj kaj apologetoj kiuj intencis reprezenti la suferojn de la Mesio por igi pli draman evento kiu en la Evangelioj estas rakontata sentragike.

Ikonografio redakti

Vidu ankaŭ redakti