Asklepiado Farmakiono

Asklepiado Farmakiono (75-150) ankaŭ konata kiel "Asklepiado la Juna" estis greka kuracisto kiu eble vivis inter la fino de la 1-a jarcento kaj la unua duono de la 2-a jarcento post Kristo, pro tio ke li mencias Andromakon, Dioskorido-n kaj Skribonio Largo-n kaj li, siavice, estas menciita de Galeno plurfoje. Lia derivita nomo Pharmacion devenas el lia lerteco kaj konoj pri farmacio, kies temo li verkis enciklopedion en dek libroj, kvin pri internaj kuraciloj, kaj kvin pri eksteraj medicinaĵoj. Galeno mencias ĉi-verkon plurfoje kaj ofte kun aprobo.[1]

Ασκληπιάδης Φαρμακίων
(75-150)
La enciklopedia aranĝo de "De Medicina" far Aulus Cornelius Celsus sekvas la tripartan dividadon de medicino establita fare de Hipokrato kaj Asklepiado - dieto, farmakologio, kaj kirurgio.
La enciklopedia aranĝo de "De Medicina" far Aulus Cornelius Celsus sekvas la tripartan dividadon de medicino establita fare de Hipokrato kaj Asklepiado - dieto, farmakologio, kaj kirurgio.
Persona informo
Naskiĝo 75
en Grekio
Morto 150
en Grekio
Profesio
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

El liaj sennombraj ekstraktaĵoj ankoraŭ konservitaj oni povas taksi la ĝeneralan karakteron de la verko, kiu ŝajne enhavas altvalorajn tamojn kune kun absurdaj medikamentoj kaj superstiĉoj. Kompleta raporto pri liaj preskriboj estas farita de Albrecht von Haller en siaj verkoj "Bibliotheca Chirurgica" kaj "Bibliotheca Medicinae Practicae".[2]

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti