Asomiya Khabar [asomija kabar] (asame অসমীয়া খবৰ, trad. Asamaj novaĵoj), aŭ Oxomiya Khobor, estas asama taggazeto eldonata samtempe de Guvahati kaj Ĝorhat.[1] Ĝi estas unu el la plej cirkulantaj asamlingvaj tagĵurnaloj. Ĉiusemajna suplemento nome Deoboriya Khabar estas eldonata ĉiun dimanĉon. Ĝi estas la dua plej granda tagĵurnalo en loka lingvo de la regiono.[2] Bisvaĝit Das estas la administra redaktoro de Asomiya Khabar.[3]

Asomiya Khabar
gazeto
Speco Taggazeto
Formato Grandgazeto

Lando  Barato
Urbo Guvahati, Asamio
Posedanto Frontier Publication Pvt. Ltd
Publikigisto Frontier Publication Pvt. Ltd.,

Guvahati

Ĉefredaktisto Bisvaĝit Das
Establodato 11-a de novembro 2001

Retejo www.assamiyakhabor.com
vdr

Referencoj redakti

  1. RNI | Reg. No.ASSASS/2011/38477 | Name: ASOMIYA KHABAR | Publication City: JORHAT | Link: http://rni.nic.in/registerdtitle_search/registeredtitle_ser.aspx
  2. ASSAMIYA KHABOR ASSAMESE NEWSPAEPR EPAPER (angle). Epaper Hub. Alirita 11-a de novembro 2022.
  3. Asomiya Khobor Epaper (angle). NE Now. Alirita 12-a de septembro 2021.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj redakti

  • Oficiala retejo (asame)
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo en la angla Vikipedio.