Asorti

Asorti estas familia muzika ensemblo el Litovio, konsistanta el la muzikistoj Edvardas (patro), Jelena (patrino) kaj Edgaras (filo, intertempe plenkreska) Piščikas.

Asorti en Herrera del Duque dum la 75-a Hispana Kongreso de Esperanto.

Krom dum Esperanto-renkontiĝoj ekzemple en Latvio, Hispanio, Germanio, Finnlando, Svedio, Hungario kaj Belgio, la grupo profesie koncertas ankaŭ dum grandaj internaciaj muzikfestivaloj, festoj aŭ foiroj dum kiuj ili kantas kvarlingve: litove, angle, ruse kaj Esperante kaj tiele disvastigante la Esperanto-muzikon al publiko ne parolanta Esperanton. Ilia muziko sonoris dum televidaj programoj ekzemple Eurovision, X-Faktor, Du minutoj da gloro kaj aliaj[1].

La repertuaro estas diversstila: kontreo, bluso, folko, roko.

Eldonitaj albumoj en Esperanto:

  • (1993) Se povus mi
  • (1994) Ni denove renkontiĝos
  • (1995) Edgar + Asorti (kasedo)
  • (2003) Elektronika kompilo - Asorti kontribuis per unu titolo.
  • (2005) Lernejaj amikoj
  • (2007) Kantu kune
  • (2009) Verda hejmo
  • (2013) Espero
  • (2015) Teo kaj Amo
  • (2015) Koloroj de l' mondo
  • (2019) Elektitaj kantoj
  • (2022) Mia plej bela revo

Referencoj redakti

  1. Anna Bartek, Heroldo de Esperanto, 10 (2260) kongresa numero julio 2016.

Eksteraj ligiloj redakti