Elektronika kompilo

Elektronika kompilo - aktuala elektronika muziko en esperanto estas projekto lanĉita de Floréal Martorell kaj Gunnar R. Fischer en oktobro 1999 kaj finita en decembro 2002. La disko aperis en januaro 2003.

Elektronika kompilo
Kovrilo de Elektronika kompilo
Artisto Pluraj artistoj
Tipo Kompila
Publikigo 2003
Daŭro
Diskoj 1
Trakoj 16
Ĝenro tekno
trenco
Firmao Espero
Formato KD
vdr

Pli ol 70 minutoj da Esperanto-muziko en aktualaj elektronikaj stiloj kiel tekno, trenco, denco, drumenbaso kaj triphopo.

Partoprenis 10 grupoj kaj DĴ-oj el 8 diversaj landoj.

Trakolisto redakti

  1. Lunatiko - Planedo Esperanto
  2. Dolcxamar - Junaj idealistoj (Propaganda miks')
  3. Andreas Viklund - La danco de la vento
  4. DĴ Kunar - Klara blua akvo
  5. Magnus - Sentu la ritmon
  6. DĴ Roger - La distanco
  7. Asorti - Ja nur diru, ke vi amas
  8. Solotronik - Ponfarstrat'
  9. Magnus - Ekstere
  10. DĴ Kunar - Konsilo por la vivo
  11. Lunatiko - Aŭskultu
  12. Dolĉamar - Tempo oportunas (Finnvenko-miks')
  13. Mhz - Ne roboto
  14. Krio de Morto - Tekna frenezo
  15. Solotronik - Jokotronik
  16. DĴ Roger - La luna promenado

Eksteraj ligiloj redakti