Andreas VIKLUND estas elektronika artisto el Jokkmokk, norda Svedio. Li fondis la interrete sukcesan grupon Lagoona.

Andreas Viklund
Viklund en 2010
Viklund en 2010
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1980 (1980-02-16) (44-jaraĝa)
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo muzikistomuzikproduktisto
vdr

En la jaro 2000 li publikigis instrumentan kanton kun la nomo "La danco de la vento". Samtempe li lasis remiksi tiun kanton de pluraj artistoj, i.a. Tbo & Vega el Germanio. Tielmaniere li varbis por Esperanto, menciante la lingvon en kiu estis la titolo.

Per la helpo de pluraj personoj (amikoj de Floréal Martorell) ekestis nova versio de tiu kanto kiu enhavas ankaŭ esperantlingvajn voĉojn. Anna Strömberg servis kiel kantistino. La tekston verkis Gunnar R. Fischer.

Diskografio redakti

  • Elektronika kompilo (2003) - Li kontribuis unu peco: "La danco de la vento" (nova versio).
  • pluraj aliaj diskoj kun anglalingvaj titoloj

Fontoj redakti