Flavius Ardabur ASPAR (ĉ. 400 - 471) estis orient-romia patricio kaj magister militum ("mastro de soldatoj", nome militestro) de Alan-Gota deveno.[1] Kiel la generalo de ĝermana armeo en servo al Romio,[2][3][4][5] Aspar faris grandan influon super la imperiestroj de la Orianta Romia Imperio dum duonjarcento, el la 420-aj jaroj ĝis sia morto en 471, nome super Teodosio la 2-a, Marciano kaj Leono la 1-a, kiu, finfine ordonis lian murdon. Lia morto rezultis en la fino de la ĝermana dominado en la politiko de la Orienta Romia Imperio.[2]

Aspar
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 400 (0400-01-01)
Morto 1-an de januaro 471 (0471-01-01) (71-jaraĝa)
en Konstantinopolo
Ŝtataneco Bizanca imperio
Familio
Patro Ardabur
Infanoj Patricius • Ardabur
Okupo
Okupo politikistomilitisto
vdr

Leono la 1-a estis traca helparmeano (Greke: Λέων Α' ὁ Θρᾷξ.) de Asparo, kiu havis gravan influon ĉe la kortego[6] de Konstantinopolo. Asparo opiniadis ke per la surtronigo de sia subulo sur la trono de Bizanco mem povu konservi aŭtoritaton kaj sur la nova imperiestro kaj sur la politikoj de la ŝtato. Male al la esperoj de Asparo, la nova imperiestro montriĝis volema kaj ege entreprenema. Oni suspektis komplicecon de Asparo kun la armeo de Genseriko, kiel punreago pro sia iompostioma senoficialiĝo en la bizanca kortego. Leono la 1-a sentis sin devigita aliri perfortajn decidojn tiukadre, nome la murdo de Asparo.

Referencoj redakti

  1. Wolfram, Herwig (1997). The Roman Empire and Its Germanic Peoples. University of California Press. p. 197. ISBN 0-5200-8511-6. Alirita en 2a de Novembro 2013.
  2. 2,0 2,1 “Flavius Ardaburius Aspar”, Encyclopædia Britannica reta.
  3. “Leo I (Roman emperor)”, Encyclopædia Britannica reta.
  4. “Zeno (Eastern Roman emperor)”, Encyclopædia Britannica reta.
  5. “Byzantine Empire (historical empire, Eurasia): Relations with the barbarians”, Encyclopædia Britannica reta.
  6. Friell 1998, pp. 170.

Literaturo redakti

  • Bunson, Matthew (1994). Encyclopedia of the Roman Empire. New York: Facts on File Inc.
  • Croke, Brian, "Dynasty and Ethnicity: Emperor Leo and the Eclipse of Aspar", Chiron 35 (2005), 147–203.
  • Friell, Gerard (1998). The Rome That Did Not Fall: The Survival of the East in the Fifth Century. Ancient history. London: Taylor & Francis. ISBN 978-0415154031.
  • McEvoy, Meaghan, "Becoming Roman?: the not-so-curious case of Aspar and the Ardaburii", Journal of Late Antiquity 9.2 (2016), 483–511.
  • McEvoy, Meaghan, "Celibacy and survival in court politics in the fifth century AD", in S. Tougher (ed.), The Emperor in the Byzantine World (London, 2019), 115–134.
  • Williams, Stephen, and Gerard Friell, The Rome That Did Not Fall, Routledge, 1999, (ISBN 0-415-15403-0).
  • Wolfram, Herwig, History of the Goths, trans. Thomas J. Dunlap. University of California Press, 1988, (ISBN 0-520-06983-8).