Assary

Assary [aSAri], oficiale Assary Clube de Campo en la portugala, estas socia, distra kaj sporta klubo en la brazila urbo Votuporango, fondita la 7-an de oktobro 1964.

Assary
Assary Clube de Campo
organizaĵo
Komenco 7-a de oktobro 1964
Sidejo Votuporango
Tipo Socia klubo
Retejo www.assary.com.br
vdr

La klubo havas unu el la plej bonaj instalaĵoj en la regiono, kaj la plej grandan nombron da membroj.

La ĉefsideja spaco havas gimnastikejon, akvoparkon, ŝtonpilkadejojn, futsalajn kaj plumpilkajn ludkampojn, multi-sportajn ludkampojn, futbalkampojn herban kaj sablan, sablan flugpilkan korton, tenisejojn, ludĉambrojn, saŭnon, fiŝkaptan lagon, promenan vojon, kioskojn kun rostokradoj, manĝetejon kaj restoracion, grandan socisalonon, infanludejon kaj parkejon.

[1] [2]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti