Votuclube

4 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 20 sep. 2021.

Votuclube [votuKLUbe], oficiale Votuporanga Clube en la portugala, estas socia, distra kaj sporta klubo en la brazila urbo Votuporango, fondita la 6-an de aprilo 1954.

Votuclube
Votuporanga Clube
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 6-a de aprilo 1954
Sidejo Votuporango
Tipo Socia klubo
Retejo www.votuclube.com.br
vdr

En ĝi la membroj ĝuas grandan sportejon, naĝejojn, gimnastikejon, lernadon pri futbalo, naĝado, ĵudo kaj baleto krom socian salonon por okazigi diversajn eventojn kiel prelegojn, konferencojn, koncertojn, vespermanĝojn, festojn pri geedziĝoj, datrevenoj, diplomiĝoj, inter aliaj.

La sidejo de Votuclube troviĝas en la urbocentro kaj okupas la tutan areon de dombloko, limigita de la stratoj San-Paŭlo, Espirito-Santo, Baio kaj Tibaĵio.

[1] [2]

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti