Assos (latine Assus, greke Άσσος, bizanca nomo Maĥramion) estas ruinloko sur okcidenta marbordo de Turkio, kies historio pruvebla ekde la 9-a jc. a.K.. Ĝiaj koordinatoj estas 39° 29′ 26″ N 26° 20′ 12″ O / 39.49056 °N, 26.33667 °O / 39.49056; 26.33667 (mapo)Koordinatoj: 39° 29′ 26″ N 26° 20′ 12″ O / 39.49056 °N, 26.33667 °O / 39.49056; 26.33667 (mapo).

Ruinoj de preĝejo de Atena

Assos estis antikva greka urbo ĉe marbordo de Troado, sur nordokcidenta parto de la nuna Turkio. Je 11 km sude de la urbo situas insulo Lesbos kaj la setlantoj alvenis de la tiea Methümna (popolo aiol) por fondi Assos-on je fino de la 1-a jarmilo a.K..

Oni konstruis ĝin sur 200m-a aparta monto kaj sur ties terasaj deklivoj. Sole Assos havis bonan havenon ĉe la norda marbordo de la Edremit-golfo(Adramütion-golfo), tiel ĝi kontrolis la apudbordan ŝipadon.

La urbo iĝis komence sub regon de la Persa imperio, poste al tiu de Ateno. Pli poste okupis ĝin Aleksandro la Granda kaj ekregis tie la makedona gvidanto Lüsimakhos. Ĝi apartenis poste la reĝlando de Pergamon, fine al la Romia imperio.

Aristotelo tie fondis - je invito de Hermeias, gvidanto de Atarneus kaj tirano de Assos- sian platonan lernejon (348–345 aK). Tie naskiĝis Kleanthes, stoika filozofo.

Dum la 19-a jarcento, oni ekspluatis ŝtonojn de Assos por konstrui dokojn en Istanbulo. Multaj ruinoj konserviĝis, restis, tiel la antikva digo - nun subakve -, partoj de fortikaĵo kaj ruinoj de dora templo, destinita je diino Athene.