Atatürk Muzeo (Tesaloniko)

La Atatürk Muzeo (greke Μουσείο Ατατούρκ, Mousío Atatúrk, turke: Atatürk Evi Müzesi, Atatürk Doma Muzeo) estas historia domo-muzeo en Tesaloniko, Centra Makedonio.

Atatürk Muzeo
dommuzeo • birth house
Lando Grekio vd
Situo Municipo Tesaloniko
Estiĝo 21-a de aprilo 2011
Koordinatoj 40° 38′ 9″ N, 22° 57′ 16″ O (mapo)40.6357522.954305555556Koordinatoj: 40° 38′ 9″ N, 22° 57′ 16″ O (mapo)
Atatürk Muzeo (Tesaloniko) (Grekio)
Atatürk Muzeo (Tesaloniko) (Grekio)
DEC
Atatürk Muzeo (Tesaloniko)
Atatürk Muzeo (Tesaloniko)
Situo de Atatürk Muzeo (Tesaloniko)
Map
Atatürk Muzeo
Retpaĝo http://thessaloniki.cg.mfa.gov.tr/ShowInfoNotes.aspx?ID=483
vdr
Ataturk naskiĝdomo

La domo estas la naskiĝloko de la fondinto de la moderna Turkio, Mustafa Kemal Atatürk, kiu naskiĝis ĉi tie en 1881.[1] Ĝi estas tri-etaĝa domo kun korto ĉe la Apostolou Pavlou Strato, numero 24, apud la turka Konsulejo. Antaŭ ol la kapto de Tesaloniko fare de la greka armeo en 1912, ĝi estis konata kiel "Koca Kasım Paşa distrikto, Islahhane strato".[2] Ĝi estis konstruita antaŭ 1870 kaj en 1935 la Tesalonika Municipo donis ĝin al la turka ŝtato, kiu decidis transformi ĝin en muzeo dediĉita al Mustafa Kemal Atatürk.

La konstruaĵo havas tri etaĝojn kaj korton. Ĝi estis riparita en 1981 kaj estis rekolorita al sia originala roza koloro. Plejparto de la mebloj estas aŭtentaj. Iu ajn forestantaj eroj estis anstataŭigitaj per mebloj de la maŭzoleo de Kemal kaj de la Topkapi Palaco en Istanbulo. Estas fotoj de Kemal ĉe diversaj periodoj de lia vivo sur ĉiuj muroj.

Estas kvar ĉambroj sur la tera etaĝo, neniu de ili kun granda intereso al vizitantoj. Sur la unua etaĝo estas la riceva ĉambro, kun eŭropaj sofoj, granda regilara tablo kaj granda sidanta-ĉambro. La ĉambro de la patrino de Kemal, kun lito, benko kaj kofrego; kaj la kuirejo, ekipita per tiutempaj kuirvazoj. La plej impona ĉambro sur la 2a etaĝo estas tiu en kiu Kemal naskiĝis, granda ĉambro kun benko, lia skribtablo kaj granda fajrujo. Ĝi alfrontas alian ĉambron, en kiu kelkaj propraj objektoj de Kemal de Ankara estas montritaj. Ĉi tiuj inkluzivas formalan veston, fumilojn, tasojn kaj aliajn erojn. Ĉiuj la dokumentoj rilatantaj  al la lerneja vivo de Kemal estas penditaj sur la muroj. Unu granatujo kiu estis plantita de la patro de Kemal ankoraŭ kreskas en la korto.[3]

En septembro 1955 bombo eksplodis proksime al la turka konsulejo, kaj la eksplodo difektis ankaŭ la Atatürk Muzeon. Tio ĉi estis la komenco de kontraŭ-grekaj manifestacioj kaj perforto en Istanbulo, sciita kiel la Istanbula Pogromo. Ses jarojn poste turka tribunalo trovis ke la bombado estis ordonita de la registaro de Adnan Menderes. Menderes pardonpetis kaj proponis kompenson.[4]

En 1981 kopio de la domo estis konstruita en Ankara.

Referencoj redakti

  1. Ο βίος και η πολιτεία του Μουσταφά Κεμάλ στη Θεσσαλονίκη. www.makthes.gr (18a de Aprilo 2007). Arkivita el la originalo je 2013-02-17. Alirita 21a de Aprilo 2011.
  2. "Atatürk Evi Müzesi" (en turka). www.thessaloniki.cg.mfa.gov.tr/.
  3. Museums of Macedonia web site
  4. http://books.google.com/books?id=SdubdhMwM1YC

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Atatürk Museum (Thessaloniki) en la angla Vikipedio.