Atlango
La lingvo Atlango estas evoluinta formo de Eŭrolango proponita de pola verkisto loĝanta en Svedio - Ryszard Antoniszczak, en Atlango Richard Antonius. Ĝi estas esperantido.
Gramatiko
redaktiPrononco
redaktiMalsamas al Esperanto:
c=ĉ; j=ĝ; q=kf; y=j; w=ŭ; x=ŝ; j=ĵ.
La akcento falas ofte en la antaŭlasta silabo, sed estas kelkaj vortoj kun akcento sur la lasta silabo, kiam la vorto finas per -all, stilistika nedeviga finaĵo por adjektivoj kaj adverboj.
En poezio oni rajtas uzi apostrofon anstataŭ substantiva finaĵo -o, kiel en Esperanto: Dom´ , hem´ , popol´ , sol´.
Morfologio
redaktiSubstantivoj
redaktiLa substantivoj finas per -o, adjektivoj per -a , adverboj per -e (aŭ -all pro stilaj kialoj). Atlango uzas la finaĵon -j (skribata -y) ,male al Ido, kiu uzas i ( domo-domi), kaj ne -s kiel pluralon. Adjektivoj ne varias en pluralo.
Atlango havas nedevigan objektan akuzativon -m kiel Ido, kaj konservis la direktan akuzativon -en. Ekzemploj: mi le pordom vira, sed mi vira le pordo ("mi vidas la pordon"); Mi akompo Tu kal stasyo ("mi akompanos vin al stacio"), 'Mi akompo Tu stasyon ("mi akompanos vin stacion") aŭ Mi akompo Tu stasyen ("mi akompanos vin stacien"). Oni povas uzi la vorteto lom anstataŭ -n por indiki akuzativon: Yakto lom drakoy (ĉasante drakojn).
Verboj
redaktiVerbaj infinitivoj kaj imperativo finas per -es: estes = "esti". La estinta tempo finas per -i. La estanta tempo finas per -a (kiel la adjektivo): ama = "amas" aŭ "ama". La estonta tempo finas per -o (kiel la substantivo): "amo" = "amos" aŭ "amo". Estas tri formoj por imperativo:
- -es;
- je la pura radiko;
Ekzemple: Dares, Dar = "donu".
Krom tiuj tempoj, estas ankaŭ la perfekta futuro (-os), la perfekta pasinta (-is) kaj la perfekta kondiĉa (-us): Daros ("estos doninto"); Daris ("estis doninto"); Darus ("estus doninto").
Pronomoj
redaktiPersonaj pronomoj: mi= mi; qi= ŝi; li= li (vira); to= ĝi; mu= ni; tu= vi; lu= ili ; xe= si; se= oni. Oni povas meti e- antaŭ pronomo por belsoneco (emi, etu, ktp.). Por formi posesivon, oni aldonis"a" "ma" =mia", "tua"= "via", ktp.
Artikolo
redaktiDefinita artikolo le sed estas averto, kiel en Fundamento de Esperanto, "homoj al kiuj la uzo de artikolo ofertas difikulton, povas, en unuaj tempoj, tute ne uzi ĝin". Kaj, en poezio, oni povas uzi la pli mallonga formo l: di le popolo- dil popol´, de le domo- del dom´, - aŭ simple ne uzi la artikolo.
Korelativoj
redaktiAtlango havas artefaritajn korelativojn:
V- demandaj kaj rilataj ALG- nedefinitaj T- montraj (ĉi, proksima) TR- montra (malproksima) C- kolektiva N- negativa
modo -e: ve? - kiel alge - iel te - tiel
loko -ey: vey? - kie? algey - ie tey - -ĉi tie trey - tie
tempo -em: vem? - kiam? algem - iam tem - tiam
kaŭzo -el: vel? - kial? algel - ial tel - tial
kvanto -er: ver? - kiom? alger - iom ter - tiom
direkto -en: ven? - kien? algen - ien ten - tien
modo -e: ne - neniel
loko -ey: trey - tie cey - ĉie ney - nenie
tempo -em: cem(e) - ĉiam nem(e) -neniam
kaŭzo -el: cel - ĉiel nel - neniel
Kvanto -er: cer - ĉiom ner - neniom
direkto -en: tren - tien cen - ĉien nen -nenien
Ekzempletoj
redakti- Le ideo pri letraturo mondall, vam Herder ti Goethe konceptis ĉefe del virpunto dil arto, akiris tyem del virpunto dil xenzo anke pli grana importo. Bo del kosadoy, vam le hominero poxa konie, no-s te verde universall ti internasiall vel xenzo. Tyem ca komunikeso ti propageso dil xenzo unta moyo dil lango ti so internasiezzo dil xenzo nerezisteble postula internasiezzo dil lango. Ye mu koncidos, ke tampe molter xenza verkoy, spesye doktobukoy, translangata-s i duso ho pli di alya langoy, so mu kapos, ver grana qantero di laboro sparit-edus, ye bukoy ceymonde kapat-edu te generale ve esemple muziknotoy ho logaritma tabeloy.
Traduko:
- La ideo pri mondliteraturo, kiun Herder kaj Goethe konceptis ĉefe el la vidpunkto de la arto, akiris nun el la vidpunkto de la scienco multe pli gravan signifon. Ĉar el la komunaj posedaĵoj de la homaro, neniu estas tiel vere ĝenerala kaj internacia kiel la scienco. Sed ĉiu komunikado kaj disvastigado de la scienco uzas la helpilon de la lingvo kaj tial la internacieco de la scienco nerezisteble postulas la internaciecon de la lingvo. Se ni konsideras, ke nuntempe kelkaj sciencaj verkoj, precipe lernolibroj, estas tradukitaj en dek du au pli da fremdaj lingvoj, tiam ni komprenas, kiom granda kvanto da laboro povus esti ŝparata, se libroj ĉie en la mondo povus esti tiel ĝenerale komprenataj kiel ekzemple la muziknotoj aŭ logaritmaj tabeloj.
Aliaj ekzempletoj
redakti- Le maristoy abandi le brenanta navyo (La maristoj forlasis la brulantan ŝipon);
- Sobre totyo, Tu esteba forta (Antaŭ ĉio, vi devas esti forta);
- Mi abstina alkoholo (Mi abstinas alkoholon);
- Mi ne acepteda le dogmo di ta Eklesyo (Mi ne povas akcepti la dogmon de tiu Eklezio);
- Mi aceptis ke Tu prava (Mi akceptis, ke vi pravas);
- Qi akuzis li pril klepto di qa auto (Ŝi akuzis lin pri la rabo de ŝia auto);
- Mi kutima dormes tarde (Mi kutimas dormi malfrue);
- Mi kepalgina (Mi kapdoloras);
- Mi ne pueda spendes (spendeda) du klokoy ko ta persono (Mi ne povas pasigi du horoj kun tiu persono";
- Va lo-s tua oldero (Kio estas via aĝo?);
- To-s le simbolo til flago di Atlango ti di Atlangista mobando totyemonda (Tio estas la simbolo kaj la flago de Atlango kaj de Atlangista movado tutmonda).
Plia ekzemplo
redakti- Le lango Atlango esta le nuva propondo di neutrala lango internasia bazita sul cefa langoy di Europo, cefa langoy konstruita til lango Latina. Atlango esta le lango angloromaneska. Atlango esta molte belsonida i pronunso ti fasila po dokto.
Le langokreinto utilis le atingoy historiall di molta kreintoy -interlingvistoy ti toje xem inspiri pe Esperanto, Ido ti Interlingua...
Eksteraj ligiloj
redakti- Retejo pri Atlango Arkivigite je 2020-07-22 per la retarkivo Wayback Machine (en atlanga kaj angla)