La atlasa cipreso (Cupressus atlantica), estas malofta cipreso, endemia en la valo de alt-atlasa Nfis-Uedo sude de Marakeŝo en okcidenta Maroko. La plimulto estas maljuna, kun tre malmulte da regenerado kaŭze de kapra tropaŝtado.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Atlasa cipreso
Atlasa cipreso en Tizi-n-Test ( Maroko )
Atlasa cipreso en Tizi-n-Test ( Maroko )
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Cipresacoj Cupressaceae
Genro: Cipreso Cupressus
Cupressus atlantica
Gaussen
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu palearktisa specio malsimilas la parencan mediteranean cipreson (Cupressus sempervirens) pri sia multe pli blua foliaro kun blanka rezina makulo je ĉiu folio, la plej etaj ŝosoj ofte estantaj platigitaj je unu ebeno. Ĝi ankaŭ havas pli malgrandajn sferajn strobilojn, nur 1,5-2,5 cm longajn. La sahara cipreso (Cupressus dupreziana) pli similas, kaj C. atlantica estas konsiderata kiel varion de ĝi (C. dupreziana var. atlantica) de iuj aŭtoroj. Tamen la atlasa cipreso malhavas la unikan regeneradan sistemon de maskla apomikso trovita ĉe la sahara cipreso.

Bibliografio redakti

  • france Bellefontaine Ronald 1979 : Vigueur de croissance du cyprès de l’Atlas (Cupressus atlantica Gaussen) dans son aire naturelle et dans son aire d’introduction au Maroc, Ann. Rech. For. Maroc, 19, 235 – 272.
  • france Watier Ch. 1921 : Les cupressinées dans le Maroc Méridional, Bull. Station Rech. Nord. Afr., I, fasc. 6, 222-240, Alger.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti