Eldonejo Atrium - germane Atrium Verlag - estas germanlingva libreldonejo de porplenkreskula literaturo kun centraj oficejoj en Zuriko kaj Hamburgo. Kunordiga eldonisto estas Nikolaus Hansen.

Atrium
Atrium
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum 1935 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondita 1924/1933/1935 (vidu tekste)
Sidejo Zuriko kaj Hamburgo
Lando Germanio
Agokampo libroeldonado de porplenkreskula literaturo
TTT atrium-verlag.com
vdr

Historio redakti

La eldonejo fakte ekestis en 1933, kiam la en 1924 de la juda germanino Edith Jacobsohn fondita eldonejo Williams & Co. sub la nova reĝimo de Nazia Germanio politike kaj ekonomie premiĝis je malfondiĝo. Edith Jacobsohn sekve elmigris el Germanio kaj vendis la eldonejon al Kurt Maschler. En 1935 Kurt Maschler krome en Bazelo fondis svislandan eldonejon Atrium, por ebligi al la verkisto Erich Kästner, kies verkaĵoj intertempe estis malpermesitaj en Nazia Germanio, pluan publikigon de sia verkaro. Preskaŭ ĉiujn publikigajn rajtojn de la germania eldonejo Williams la eldonisto Kurt Maschler transdonis al la svislanda eldonejo Atrium, por protekti ilin de la nazia reĝimo en la Germana Regno. Baldaŭ la centra eldoneja sidejo translokiĝis al Zuriko. De la 1930-aj ĝis 1950-aj jaroj en la eldonejoj interalie publikiĝis la germanlingvaj verkaĵoj de Stefan Zweig, Kurt Tucholsky, Erich Fried kaj la germanlingvaj tradukoj de verkaĵoj de la usonano Norman Mailer.

Kurt Maschler en 1937 ankaŭ devis fuĝi el Nazia Germanio kaj fine troviĝis en Londono. De tie li distance plugvidis la eldonejon en Zuriko, sed post la 1950-aj jaroj iom post iom pojare malpliiĝis la novaj eldonejaj publikaĵoj. En 1978 la germania eldonejo Friedrich Oetinger, mem specialiĝinta pri porinfana literaturo, ekzemple la germanlingvaj tradukaĵoj de la libroj de Astrid Lindgren, transprenis la eldonejon en Zuriko. Tamen ĉiujare daŭre nur publikiĝis malmultaj novaj eldonaĵoj. Ekde 2004 en kunlaboro kun la eldonejo Arche same apartenanta al la eldona grupo Friedrich Oetinger, en la eldonejo Atrium denove regule publikiĝas novaj porplenkreskulaj verkaĵoj en signifa kvanto.

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj ĝi kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.