Attila Feri, laŭ hungarlingve kutima nomordo Feri Attila estas rumana-hungara halterlevisto, trifoja olimpiano, dufoja mondĉampiono, trejnisto.

Attila Feri
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1968 (1968-09-24) (55-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo halterlevisto • sporta trejnisto
vdr

Attila Feri[1] naskiĝis la 24-an de septembro 1968 en Târgu Mureș (Rumanio).

Biografio redakti

Attila Feri apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Depost 1992 li translokiĝis al Nyíregyháza kaj li akiris hungaran ŝtatanecon. Li ricevis hungaran ŝtatan premion en 1996.

Sporta kariero redakti

Attila Feri komence estis halterlevisto en sia naskiĝurbo, poste en Nyíregyháza. Li estis hungara ĉampiono okfoje inter 1993-2001. Li estis olimpiano en Rumanio en la Somera Olimpiko 1992, Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2004 kun bronza medalo en 1996, krome en mondĉampionumoj li estis la unua en 1994 kaj 1995. Depost 2004 li estis trejnisto kaj postenulo en la halterlevista vivo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti