Hungario en la Somera Olimpiko 2004

sporta delegacio

La hungara teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2004 en Ateno havis 209 sportistojn. Ili partoprenis en 20 fakoj. Flagtenanto de la hungara teamo estis Antal Kovács. La sportistoj atingis 8 orajn, 6 arĝentajn kaj 3 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 12-an rangon.

Hungario en la Somera Olimpiko 2004
Somera Olimpiko 2004 en Ateno
Flagtenanto:  Antal Kovács
Sportistoj 209 en 20 fakoj
Medaloj
rango: 12
Oro
8
Arĝento
6
Bronzo
3
Sume
17
vdr

Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato, kreita jam en 1895.

Natasa Janics / Наташа Јанић (jen en bildo de 2012) kontribuis du orajn medalojn

Medalistoj redakti

  Ormedaloj redakti

  • Tímea Nagy en skermado per virina spado
  • Diána Igaly en sporta pafado per kartoĉa fusilo
  • István Majoros en greka-romia luktado] de viroj ĝis 55 kg
  • Gábor Horváth, Zoltán Kammerer, Botond Storcz kaj Ákos Vereckei en kanuado de konkurso pri vira kvarpersona kajako de 1000 metroj
  • Zsuzsanna Vörös en virina moderna pentatlono
  • la kanuistino Natasa Janics (origine serbe Наташа Јанић / Nataša Janić, ŝi vivas en Hungario ekde 2001)[1] kaj Katalin Kovács en konkurso pri unupersona kajako de 500 metroj
  • ankoraŭfoje Natasa Janics (serbe Наташа Јанић / Nataša Janić) kaj Katalin Kovács en konkurso pri dupersona kajako de 500 metroj
  • kaj la hungara teamo de akvopilko

Referencoj redakti

  1. Ekde decembro 2010 ŝi estas edzino de la bulgara kanuisto Andrian Dušev kaj ekde tiam nomiĝas hungare Natasa Dusev-Janics kaj serbe Наташа Душев-Јанић / Nataša Dušev-Janić. Fonto: biografiaj informoj de la retejo olympedia.org (angle)

Eksteraj ligiloj redakti