Attila Györe
hungara kanuisto
Attila Györe [djore], laŭ hungarlingve kutima nomordo Györe Attila estas hungara kanuisto, plurfoja mondĉampiono. Lia plej ofta partnero en kanuo estis Edvin Csabai.
Attila Györe | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de januaro 1975 (49-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kanuisto |
Attila Györe[1] naskiĝis la 16-an de januaro 1975 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAttila Györe ekde sia aĝo 8 estis kanuisto en diversaj sportkluboj. Li venkis jam en junulara mondĉampionumo en 1993. Post 4 jaroj li estis kunulo de Edvin Csabai kaj ili akiris arĝentan medalon en eŭropa ĉampionumo. En mondĉampionumoj ili estis la unuaj 10-foje inter 1999-2008 en distanco 36 km, fine en 2011 en distanco 26 km. Györe konkursis ankaŭ kun alia partnero pli malofte, ili akiris 2 orajn medalojn en eŭropaj ĉampionumoj en 2007 kaj 2011. Lia plej konata trejnisto estis István Vaskuti.
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- datenoj