Attila László (patro)

LÁSZLÓ Attila [la:slo:] estas rumania hungara instruisto, ĥorestro, komponisto. Li naskiĝis en Cristuru Secuiesc la 28-an de majo 1933. Li estas la patro de aktoro Attila László.

Attila László
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1933 (1933-05-28) (90-jaraĝa)
en Cristuru Secuiesc
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
vdr

Biografio redakti

Attila Laszló akiris diplomon de bazlerneja instruisto en la Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc en 1952, poste li diplomitiĝis en 1964 pri muzikpedagogio en Târgu Mureș. Inter 1964 kaj 1968 li estis muzikinstruisto en Vlăhița, poste ĝis 1974 direktoro de Popolkreaĵdomo de Distrikto Covasna de Sfântu Gheorghe. Ĝis 1993 li estis denove muzikinstruisto, ĥorestro de Hungara Virĥoro kaj de miksĥoro Cantus Firmus. Li estas prezidanto de Romániai Magyar Dalosszövetség.

Komponaĵoj redakti

  • Balogh Józsi balladája, kantludo, 1971;
  • Felsőrákosi népdalok, Sfântu Gheorghe, 1977.

Fonto redakti

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.