Attila Nagy (Shakespeare-esploristo)

NAGY Attila (nadj) estas hungara teatra reĝisoro, Shakespeare-esploristo naskita en Sâncraiu la 15-an de marto 1955. Li mortis la 3-an de marto 2021 en Sfântu Gheorghe.

Kariero redakti

Nagy Attila apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li akiris diplomon de inĝeniero en Braŝovo (1982), poste li fariĝis instruisto (1982-90). Li havigis diplomon de aktoro kaj reĝisoro en la loka arta popollernejo. De 1990 li estis gvidanto de Asocio Teatra Concordia, de 1991 prezidanto de la Unuiĝo de Rumaniaj Amatoraj Aktoroj (Romániai Magyar Nemhivatásos Színjátszók Egyesülete) Jádzó Társaság. En 1992 li fondis la Nemzetközi Shakespeare Alapítvány és Shakespeare Ház en Arcuş. Li doktoriĝis en 1998 pri universala historio de filmarto kaj teatroarto en la Universitato de Teatro- kaj Filmarto de Bukareŝto.

Verko redakti

  • Ezerszer az évezred emberéről – Shakespeare (Sepsiszentgyörgy 2000).

Fonto redakti