Attilio VAONA (naskita la 20-an de septembro 1880 en Zevio; mortis en Romo en 1969) estis itala esperantisto, advokato kaj prokuristo.

Lia socia kaj kultura agado estis ampleksa; li estis konsilanto kaj deputita membro de la komunumo Zevio ktp. Esperantisto li estis de 1911, kiam li kunfondis Esperanto-asocion en Verona. Li estis prezidanto de la komitato de la tria Itala Kongreso de Esperanto en 1912. De 1922 ĝis 1924 li estis prezidanto de Itala Esperanto-Federacio. Li kunorganizis komercan konferencon en Venecio en 1923. Li estis delegito ĉe la Ĝeneva konferenco por la enkonduko de Esperanto en lernejoj. Li faris multajn kursojn kaj paroladojn en diversaj italaj urboj kaj verkis propagandajn broŝuron kaj artikolojn. Dum la jaroj 1966-67 li estis prezidanto de la Itala Esperanto-Instituto.

Fontoj redakti