Auguste de Montferrand

Henri Louis Auguste Ricard de MONTFERRAND estas granda francdevena arkitekto multjare laborinta en Rusio. Li naskiĝis en Chaillot (nun parto de Parizo, Francio) la 23-an de januaro 1786, mortis la 10-an de julio 1858 en Sankt Peterburgo.

Auguste de Montferrand
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1786 (1786-01-23)
en Chaillot
Morto 28-an de junio 1858 (1858-06-28) (72-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Tombejo de Montmartre
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo arkitekto • arthistoriisto
Verkoj Katedralo Sankta Isaako de Sankt Peterburgo
Alexander Column
Monument to Nicholas I
Transfiguration Cathedral
vdr

Montferrand studis arkitekturon en Parizo kaj poste militservis en la Napoleona armeo, en kiu li meritis prestiĝan nacian ordenon La Honora Legio.

En 1814, kiam la rusaj trupoj okupis la francan ĉefurbon, lin invitis imperiestro Aleksandro la Unua, kiu interesiĝis pri liaj arkitekturaj projektoj, por laboro en Rusio.

Montferrand translokiĝis al Sankt Peterburgo en 1816 kaj fruktodone kreadis tie dum kvardek unu jaroj ĝis morto okazinta en 1858.

Lin oni enterigis en la tombejo de Montmartre en Parizo.

Kelkaj ĉefverkoj redakti

 
Katedralo Sankta Isaako

Katedralo Sankta Isaako de Sankt Peterburgo redakti

Ĝi estas plej grava kreaĵo de Montferrand konstruita en tiama ĉefurbo de Rusio dum kvardek jaroj laŭ iniciato de imperiestro Aleksandro la Unua.

Aleksandrova Kolono en Sankt Peterburgo redakti

 
Aleksandrova Kolono surfone de Vintra Palaco

Ideon, lokon kaj desegnaĵon aprobis imperiestro Aleksandro la Unua, sed decidon pri ĝia konstruado akceptis lia frato, sekva rusia imperiestro Nikolao la Unua. La grandioza monumento, kies malalta diametro egalas 3,66 metrojn kaj alta diametro = 3,19 metrojn, alteco de la granita fusto = 25,58 metrojn, estas dediĉita al glora regado de Aleksandro la Unua. La monumenton kronas bronza skulptaĵo de anĝelo kun kruco. La kvarflanka bronza piedestalo prezentas venkojn kaj atingojn de la rusa armeo. Tuta pezo = 704 tunojn. Inaŭguro okazis la 11-an de septembro 1834.

Eksteraj ligiloj redakti