Augustin Grosselin

Augustin GROSSELIN (1800 - 1878[1]) estas la fondanto de la samtempa instruado de surduloj. Li naskiĝis en Sedan kaj estis stenografisto kaj ano de konsilo de elementa instruado. Li publikigis en 1922 la Vocabulaire sténographique inspirita en la sistemo de Samuel Taylor por faciligi la lekturon de stenografia teksto. Li kreis metodon por instrui la elementojn de stenografio en malpli ol 2 horoj.

Augustin Grosselin
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1800 (1800-05-14)
en Sedan
Morto 5-an de januaro 1870 (1870-01-05) (69-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo lingvokreinto
Verkoj Q3381446
vdr

En 1836 li publikigis sian Universalan lingvon (Système de langue universelle), pazigrafio kun stenografiaj elementoj. En 1864, li publikigis sian Méthode phonomimique por alfabetigo. Li fondis en 1866, la Société pour l’instruction et la protection des sourds-muets par l’enseignement simultané des sourds-muets et des entendants parlants (Societo por la instruado de surduloj-mutuloj per la instruado samtempa de surduloj-mutuloj kaj aŭdantoj-parolantoj". Por surduloj, li kreis fonetikan alfabeton de 32 gestoj, kiu estas la bazo de franca signolingvo. Li mortis en Parizo en la 5-a de januaro 1878. Unu lernejo por surduloj en Parizo havas sian nomon.

Bibliografio redakti

  • Notices nécrologiques des almanachs Matot-Braine [1]
  • Bernard, Y, Quelques traits de la pédagogie curative de l’enfant sourd. Une approche des problématiques de l’Antiquité au début du XXe siècle. [2] Arkivigite je 2006-06-22 per la retarkivo Wayback Machine
  • Presneau J.-R., 1998, Signes et institutions des sourds XVIIe-XIXe siècle, Seyssel, Champ Vallon.

Referencoj redakti