Auld Lang Syne estas skota esprimo signifanta, "tempoj pasintaj" aŭ "antaŭ longa tempo". Tio estas la nomo de skota poemo de la skota poeto Robert Burns el 1788. La kanto parolas pri amikeco kiu eltenas la provon de tempo.

Auld Lang Syne
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo skota lingvo
Eldonado
Eldondato 1788
vdr

Burns kolektis la vortojn de pli fruaj poemoj kaj precipe de la balado Old Long Syne verkita de James Watson en 1711. Lia poemo havis multajn skotajn vortojn ene de la angla teksto. Hodiaŭ estas akceptita la angla versio, en kiu restas nur la skota frazo Auld Lang Syne. La melodio estas skota popola.

Ĉefe en anglalingvaj landoj, ĝi estas kutime kantata en diversaj okazoj, ĉefe en adiaŭaj ceremonioj. Komence de Silvestro, dek sekundojn antaŭ noktomezo, komenciĝas la retronombrado kaj ĝuste je la 24.00 oni kantas Auld Lang Syne. Tiaj scenoj aperas en multaj teatraĵoj kaj filmoj. Unu el la konataj scenoj estas en la filmo Waterloo Bridge kie aperas la kanto de sia alia konata nomo, Farewell Waltz (Adiaŭa Valso), al kiu Robert Taylor kaj Vivien Leigh dancas dum la orkestroludantoj iom post iom estingas la kandelojn.

Ĝi ankaŭ estas kantata ĉe la fino de la lerneja jaro kaj ĉe entombigoj. En Skotlando ĝi iĝis la tradicia kanto de Hogmanay, la skota novjara festo.

Esperantigo

redakti

La kanto estis tradukita en Esperanton kun la titolo, "La IAMO LONGE FOR". Ĝi spekteblas en YouTube.

Inter la rete legeblaj verkoj Arkivigite je 2009-09-19 per la retarkivo Wayback Machine de Burns troviĝas tie nur traduko de Auld Lang Syne Arkivigite je 2011-05-14 per la retarkivo Wayback Machine, tradicie kantata je la fino de festo.

Eksteraj ligiloj

redakti