Auzances

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Auzances estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 1 371 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Auzances
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Auzances (ĉefurbo)
INSEE kodo 23013 [+]
Poŝtkodo 23700
Kodo laŭ INSEE 23013
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro André Vénuat
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 1 371 (1 999)
Loĝdenso 193 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°01′39″N 2°30′06″O  /  46.0275°N, 2.50167°O / 46.0275; 2.50167 (Auzances) (mapo) Koordinatoj: 46°01′39″N 2°30′06″O  /  46.0275°N, 2.50167°O / 46.0275; 2.50167 (Auzances) (mapo)
Alto 486 m - 624 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 7,08 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Auzances en Francio
46° 01′ 39″ Nordo 2° 30′ 06″ Oriento / 46.0275 °N, 2.50166666667 °O / 46.0275; 2.50166666667 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Auzances [+]
vdr
Blazono de Auzances.
Blazono de Auzances.

Geografio redakti

Auzances etendiĝas sur 7,08 km², kaj havis 1 371 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas 193 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Auzances situas je alteco de 624 metroj.

Historio redakti

Auzances estis historie grava urbo, eble ekde la romia periodo. Ĝi nomiĝis Ausancia en Mezepoko. La loka kastelo estis detruita en 1830.

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Auzances apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro André Vénuat, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado redakti

Auzances estas la ĉefurbo de la kantono de Auzances. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti