Avast! aŭ anglece Avast Antivirus estas gamo de kaj senpagaj kaj komercaj, inter-sistemaj kontraŭvirusiloj kapablaj detekti multajn tipojn de malica programaro, inkluzive de komputvirusoj. Ĝi produktiĝas fare de la ĉeĥia firmao Avast, kiun en 1991 fondis la komputistoj Pavel Baudiš kaj Eduard Kučera, post kiam la sociaj ŝanĝoj pro la ĉeĥoslovaka revolucio en 1989, nome la "velura revolucio", ebligis tion. Nun la firmao havas oficejojn ankaŭ en Londono kaj notiĝas en la londona borso. La aplikaĵoj estis disvolvitaj por Vindozo (Microsoft Windows), Linukso, macOS kaj Android.

Emblemo de 2016
Emblemo de 2021

En novembro 2022 la firmao kun usona konkura firmao fuziis al nova konzerno Gen Digital, kun centraj oficejoj en Aŭstino (Teksaso) kaj Prago.