Avrillé (Maine-et-Loire)
komunumo en la departemento Maine-et-Loire de Francio
Avrillé, proponita esperantigo Avriljeo[1], estas franca komunumo, situanta en la departemento Maine-et-Loire, en la administra regiono Luarlandoj.
Avrillé | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Luarlandoj | ||||
Departemento | Maine-et-Loire | ||||
Arondismento | Angers | ||||
Kantono | Angers-4 | ||||
| |||||
INSEE kodo | 49015 [+] | ||||
Poŝtkodo | 49240 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 49015 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 14 938 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 943 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 30′ N, 0° 35′ U (mapo)47.506944444444-0.58916666666667Koordinatoj: 47° 30′ N, 0° 35′ U (mapo) | ||||
Alto | De 17 ĝis 62 m | ||||
Areo | 15,85 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Avrillé (Maine-et-Loire) [+] | |||||
Geografio
redaktiAvrillé nord-okcidente tuŝas urbon Angers - do en la suda kaj orienta komunumaj limoj ĝi tuŝas la urbon, en la sudo najbarante al la urbokvartalo Belle-Beille kaj en la oriento interalie al la amuzparko Terra Botanica de Angers. Ĝi situas sur teritorio relative ebena, kun grundo origine arboplena kaj riĉa je ardezoj.
Avrillé situas 5 minutojn for de Angers, je 1 h 30 de Parizo per TGV, 90 km de Nantes, 120 km de Rennes, 130 km de Tours kaj 140 km de Poitiers.
Kun pli ol 13 000 loĝantoj, Avrillé estas la 4-a urbo de la departemento Maine-et-Loire.
Demografio
redaktiDemografia evoluo de Avrillé (Maine-et-Loire) inter 1962 kaj 1999 | |||||
1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 |
3.034 |
4.603 | 9.386 | 10.811 | 12.878 | 12.991 |
Gravuloj
redakti- Charles de Gondi: Senjoro de Avrillé de 1520 ĝis 1540, praido de familio de florancaj bankistoj, li posedis la bienon de Raffoux. Li estis protektanto de Clément Janequin kaj tiu ĉi estis baptopatro de liaj infanoj baptitaj en la preĝejo de Avrillé.
- Charles Goddes de Varennes: nobelo el la falkoĉasistoj de la reĝo, li en 1606 akiris la kastelon de la Perrière. Lia filo François, naskiĝinta en 1593, estis ŝtat-konsilisto, ordinara nobelo de la Asembleo en 1648, iĝis eksterordinara ambasadoro de la reĝoj Ludoviko la 13-a et Ludoviko la 14-a. Pro tio, li estis taskita per multaj misioj, kiuj lin kondukis interalie en Konstantinopolon. Li mortis la 13-an de julio 1680.
- Clément Janequin : naskiĝinta en Châtellerault ĉ. 1485. Post studoj pri religio kaj muziko en Bordozo, li retrovis sian fraton Simon en Angers en 1531 kaj tie iĝis kapelestro, kaj poste mastro de la kantistaro en la katedralo sankta Maŭrico de Angers. Nomumita parokestro de Avrillé en 1532, li lasis la postenon al sia vikario Jehan Garande, cele dediĉi sin al siaj muzikaj komponaĵoj. Protektita de François de Gondi, senjoro de Avrillé. En 1540, li definitive enloĝiĝis en Parizo kie, en 1549, li ricevis la titolon de « ordinara komponisto de la Reĝo ». Li mortis en 1558 aŭ 1559. Nuntempe, gimnazio de Avrillé havas lian nomon.
- René Gasnier (1874-1913): estis unu el la ĉefaj promociantoj de aviado en Francio. En 1908, li sukcesis sian unuan flugon laŭ distanco de ĉirkaŭ 1 kilometro je alteco de... de 6 ĝis 7 metroj ! Aktive partoprenis en la kreado de la flughaveno de Angers-Avrillé kaj tie en 1910 organizis la unuan rapidkonkurson de flugaparatoj "Angers-Saumur".
- Eric Tabarly (1931-1998): veselkapitano, fama navigisto, akcidente mortinta en la Irlanda Maro. Lia familio loĝis en la farmbieno de la Chalouère en Avrillé. Sportejo havas lian nomon.
Partnera urbo
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (2011), P230