Azia hirundo
La Azia hirundo aŭ Azia murhirundo (Delichon dasypus) estas eta migranta paserina birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae).
Azia hirundo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Delichon dasypus (Bonaparte, 1850) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi havas tri subspeciojn:
- D. d. dasypus en sudorienta Rusio, la Kurilaj insuloj kaj Japanio
- D. d. cashmiriensis en Himalajo
- D. d. nigrimentalis en sudorienta Ĉinio
Nomiga dasypus vintrumas en Sudorienta Azio, kvankam kelkaj restas ĉirkaŭ varmaj printempoj en Japanio, sed cashmiriensis nur moviĝas al malaltaj niveloj de montaroj. La vintra teritorio de nigrimentalis estas nekonata.
Priskribo
redaktiPlenkreskulo de Azia hirundo estas 12 cm longa, brilmetale malhelblua supre kun blanka pugo, kaj kun blankaj subaj partoj. Ili diferenciĝas el Murhirundo pro tio, ke ĝi havas grizan gorĝon kaj grizbrunaj, ne blankaj, subflugiloj. La Nepala hirundo havas nigran gorĝon, nigran subvoston, blankajn subflugilojn kaj pli kvadratan voston. Junuloj estas pli senkoloraj kun grizaj subaj partoj.
La voĉo de tiu specio estas fajfeca trilado, kaj la maskla kanto estas rapida za-za-za.
Kutimaro
redaktiAzia hirundo estas klifonestumanto, kiu reproduktiĝas en kolonioj sub kornico aŭ vertikala klifo. Ĝi ofte nestumas en grandaj konstruaĵoj kiel temploj kaj pontoj. La nesto estas profunda elkota preskaŭsfero kovrita el herberoj aŭ plumoj. La ino demetas kutime 3 aŭ 4 ovojn kaj ofte postan duan ovodemetadon. Ambaŭ seksoj konstruas la neston, kovas la ovojn kaj manĝigas la idojn.
Tiu murhirundo manĝas insektojn kaptitajn dumfluge.
Referencoj
redakti- Turner, Angela K; Rose, Chris. (1989) A handbook to the swallows and martins of the world. Christopher Helm. ISBN 0-7470-3202-5.