Malfermi la ĉefan menuon

Azules kaj Colorados

La azules kaj la colorados (bluuloj kaj ruĝuloj) estis la du flankoj kiuj kontraŭstaris ene de la Argentina Armeo post la elpostenigo en 1955 de la prezidento Juan Domingo Perón fare de la memnomita Liberiga Revolucio, pro la partopreno de la peronismo en la socia kaj politika vivo de Argentino. Tiuj nomoj rekonas sian devenon en la tradicia terminaro uzita historie en la studo de la militista scienco kaj ankaŭ en politiko, por nomigi la du hipotezajn partiojn kiuj kontraŭstaras dum difinita luktado.[1]

En 1958, enposteniĝis kiel prezidento Arturo Frondizi (UCRI), kiu siavice estis elpostenigita de nova militista puĉo en 1962. La puĉo tiam montris partikularecon ke la povo estis plenumita de civilulo José María Guido, nomumita prezidento fare de la Suprema Justictribunalo de Argentino samtage post la elpostenigo kaj aresto de Frondizi, svingante tialon de povovakuo. Spite la fakton ke formale Guido posedis la prezidentecon, la vera povo rezidis en la militistaro. Dum lia regado akriĝis la kontraŭstaroj inter du flankoj de la Argentina Armeo, konataj kiel Azules kaj Colorados (bluuloj kaj ruĝuloj), kio foje rezultis en armitaj luktoj. La venko de la sektoro "blua" permesis al generalo Juan Carlos Onganía reunuigi la Armeon.

La bluuloj akceptis permesi limigan aliron de peronistestroj, cele normaligi institucie la landon kaj samtempe lukti kontraŭ la grupoj de ekstrema maldekstro; la ruĝuloj, siaflanke, asimilis la peronistan movadon al komunismo, kaj defendis ties elradikigon komplete. Ĉirkaŭ 1962 ĉiu bando luktis por atingi kontrolon super la tuto de la Armeo kaj tiele de la registaro de Argentino.

Post la elpostenigo de Arturo Frondizi la 29-a de marto de 1962, la generalo Juan Carlos Onganía, ĉefo de la bluuloj, decidis ataki aktive la ruĝulojn. La 22-a de septembro samjare, la Aerarmeo bombardadis koncentron de ruĝuloj en San Antonio de Padua kaj ambaŭ partioj luktis ĉe la Placo Konstitucio kaj ĉe la parkoj Ĉakabuko kaj Abejaneda de Bonaero. Fine la estraro de la ruĝuloj kapitulaciis kaj la prezidento José María Guido nomumis la generalon Onganía kiel ĉefkomandanto de la armeo. Post kelkaj jaroj nome la 28-a de junio de 1966, la leŭtgeneralo Pascual Pistarini kun apogo de Julio Alsogaray elpostenigis la tiaman prezidenton Arturo Illia, kaj estis nomumita prezidento Juan Carlos Onganía.

NotojRedakti

  1. Potash, Robert. The Army and Politics in Argentina. Stanford University Press, 1996.