Malfermi la ĉefan menuon

José María Guido

José María Guido [GIdo] (Bonaero, 29-a de aŭgusto de 1910 - Bonaero, 13-a de junio de 1975) estis advokato kaj politikisto argentina, Prezidento de Argentino, kiu prenis la la povon kiel rezulto de la militista puĉo okazinta la 29-an de marto de 1962 kiu elpostenigis kaj arestis la Prezidenton Arturo Frondizi. Li estis prezidento ĝis la 12-a de oktobro de 1963. Kurioze ke li ne estis militisto, sed iĝis Prezidento de Argentino ĉar li estis prezidento de la Senato, kie li estis senatano por Río Negro, kaj baziĝis sur la Leĝo 252 pri senestreco de la Plenuma Povo, por eviti, ke militisto prenu la postenon.

José María Guido
José María Guido.JPG
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1910 (1910-08-29)
en Bonaero
Morto 13-an de junio 1975 (1975-06-13) (64-jara)
en Bonaero
Tombo Tombejo Rekoleta
Lingvoj hispana lingvo
Ŝtataneco Argentino
Profesio
Profesio advokatopolitikisto
v  d  r
Information icon.svg
Guido dumdiskurse.

Frondizi suferis dum sia regado konstantajn militistajn premojn kaj insurekciojn. La fakto kiu akcelis la puĉo estis la ampleksa venko de la peronismo en la elekroj de marto de 1962 en dek el la 14 provincoj, inklude Bonaeron, kvankam la peronismo estis malpermesita de la militista diktaturo de 1955, sed Frondizi habilitigis ĝin por elektado. Frondizi tuje intervenis en la provincoj kie venkis la peronismo, sed la puĉo estis neevitebla. Post la puĉo la Prezidento Frondizi, arestita de la militistoj en la Insulo Martín García, malakceptis rezigni, kio kondukis al senfinaj movoj, minacoj kaj negocado kiuj lacigis la puĉistoj, kiuj finfine iris dormi antaŭ preni formale la povon. Matene de la 30a de marto, la Generalo Raúl Poggi, estro de la venkinta insurekcio, direktis sin al la Rozkolora Domo por preni la registaron, kaj la ĵurnalistoj surprizis lin per la novaĵo ke jam civilulo, nome José María Guido, estis ĵurinta kiel Prezidento en la palaco de la Suprema Justictribunalo.

Guido estis membro de la radikala UCRI kiu prezidis provizore la Senaton, pro rezigno de la Vicprezidento Alejandro Gómez. Tiele la nokton de la puĉo la Ministro pri Justico nome Julio Oyhanarte, konsideris la elpostenigon de Frondizi kiel kazo de senestreco, pro kio korespondis preni la prezidentecon al Guido,[1] ĉar tiu troviĝis en la unua rango de la sukceda linio laŭ la Leĝo 252.

La puĉismaj militistoj finakceptis la situacion post reciproka akcepto fare de Guido plenumi la politikon indikita de la armeanoj, kiaj nuligi la elektojn en kiuj venkis la peronismo. Spite la fakton ke formale Guido posedis la prezidentecon, la vera povo rezidis en la militistaro. Dum lia regado akriĝis la kontraŭstaroj inter du flankoj de la Argentina Armeo, konataj kiel Azules kaj Colorados (bluuloj kaj ruĝuloj), kio foje rezultis en armitaj luktoj. La venko de la sektoro "blua" permesis al generalo Juan Carlos Onganía reunuigi la Armeon.

Dum ankoraŭ estis la peronismo malpermesita kaj la eksprezidento Frondizi arestita,[2] en 1963 estis elektita kiel registo Arturo Umberto Illia (UCRP), kiu same siavice estos elpostenigita de militista puĉo en 1966, kio kondukos al regado de Onganía.

NotojRedakti

  1. http://papers.ssrn.com/sol3/papers.cfm?abstract_id=2408658 Revuo "El Derecho" de la 12a de marto de 2014, Corte Suprema y Acefalía: el derrocamiento de Frondizi y la asunción de Guido, hispane.
  2. http://www.elhistoriador.com.ar/biografias/f/frondizi.php Arturo Frondizi, El Historiador, alirita la 29an de oktobro de 2013, Pigna, Felipe.