Insulo Martín García

insulo en Argentino

La insulo Martín García estas eksklavo argentina ĉe la kunfluo de la riveroj Paranao kaj Urugvajo, unu kilometro ene de urugvaja akvo, je distanco proksimuma de 3,5 km de la urugvaja marbordo, ĉe Martín Chico. La Traktato de la Rivero Plata, subskribita de Argentino kaj Urugvajo en 1973, rekonfirmis la argentinan jurisdikcion je la insulo, finante disputon de unu jarcento inter ambaŭ landoj.[1] Pro rivera sedimentado, formiĝis nova insulo antaŭ la norda bordo de Martín García kiu estis nomita de Argentino Punta Bauzá kaj de Urugvajo Timoteo Domínguez, kaj estis nova celo de disputo inter ambaŭ landoj. Laŭ interkonsento atingita per la Traktato de la Rivero Plata, Argentino agnoskis la urugvajan suverenecon sur la insulo kiu poste unuiĝis al Martín García, konstituante la unuan sekan limon inter ambaŭ landoj.

Aera vido de la insulo. Oni povas rimarki la alteriĝan dromon, la konstruaĵojn kaj la riverbordan pejzaĝon.

Historio redakti

 
Je 1516 Juan Díaz de Solís elŝipiĝis je la strando de la insulo por surterigi forpasintan mariston.

La insulo estis trovita de eŭropanoj en 1516, kiam hispana ekspedicio gvidita de Juan Díaz de Solís alvenis al tiu riverbordo. La insulo nomiĝis tiel pro la proviantisto Martín García, kiu forpasis surŝipe kaj estis tie surterigita.

Kiam Solís rimarkis la ĉeeston de indiĝenoj ĉe proksima insulo, li decidis daŭrigi la ekspedicion kaj elŝipiĝi tie kune kun siaj ŝipanoj. Elŝipiĝinte, aro da indiĝenoj faris embuskon kontraŭ ili. Li kaj siaj oficiroj estis proponitaj de la indiĝenoj kiel sakra oferaĵo. Oferintaj, la kadavroj estis rostitaj kaj elmanĝitaj de la aborigenoj. Ĉi tiu katastrofo foririgis la ekspedicianojn, kiuj trovis rifuĝon ĉe la insulo Martín García. Rimarkinde, ĝi estis la unua eŭropa setlejo ĉe la teritorio kiu nuntempe apartenas al la Argentina Respubliko.

Dum la sekvintaj jarcentoj, la insulo estis uzita kiel korsara rifuĝo, pro sia strategia pozicio meze de la Rivero Plata, tiama limo inter la hispanaj kaj portugalaj posedaĵoj amerike.

 
Franca fregato ĉe Río de la Plata antaŭ la marbordo de Martín García je oktobro de 1838.

Ekde 1830, Francio intencis pligrandigi sian influon sur Ameriko, ĉefe la etendon de sia ekstera komerco. Ĉar Argentino ne estis ankoraŭ organizita konstitucie, la registaro de la Dua Franca Imperio vidis la eblecon devigi ĝin fari komercajn favorojn. En novembro de 1837, la franca vickonsulo prezentiĝis al la ministro por eksteraj aferoj, Felipe Arana, kunportante siajn plendojn. Arana malakceptis la postulojn plenriproĉe, kaj post kelkaj monatoj, en marto de 1838, la franca ŝiparo blokadis la havenon de Bonaero kaj la tutan marbordon de la rivero apartenanta al la Argentina Respubliko. Poste oni etendis ĝin al la resto de la marbordaj provincoj, por malfortigi la aliancon de Juan Manuel de Rosas kun ili, kun propono malfari la blokadon de ĉiu provinco kiu rompus kun li. En oktobro de 1838, la franca ŝiparo atakis la insulon, bombardante la tiaman havenon. La argentinaj oficiroj kolonelo Jerónimo Costa kaj majoro Juan Bautista Thorne, post defendi la insulon dum semajnoj, estis arestitaj kaj portitaj Bonaeren, kie ili estis liberigitaj honore al ties kuraĝo.

Je la fino de la 19-a jarcento Domingo Faustino Sarmiento proponis fondi tie je Argiropolis (el la greka Άργυροπόλις "Arĝenta Urbo"), urbo kies celo estus iĝi ĉefurbo de iu ŝtato kiu unuigintus Argentinon, Urugvajon kaj Paragvajon.

Klimato kaj loĝantaro redakti

 
Lagarto overo, ofte trovebla ĉe la tieaj arbaroj.

La klimato estas subtropika, kaj la averaĝa jara temperaturo estas 17 °C. Vintre, la minimuma averaĝa temperaturo estas 8 °C.

La ĉefaj biomoj estas la ĉerivera arbaro kie abundas la kapok-arboj kaj la kreola laŭro, kaj la seka monto kie eblas trovi speciojn kiel la kaktoj kaj lapachillo; la sablaro plenplena je coronillos, strandoj kaj arbaroj da junkoj kaj mikso inter tiuj biomoj. La figarbego (hispane "higuerón") troviĝas en diversaj sektoroj, entute pli ol 800 specioj de plantoj estas tie troveblaj.

 
La insula pejzaĝo estas riĉa je arbaroj de la plej malsamaj specioj

La mezaj kaj grandaj bestoj, ekskludante fiŝoj, estas formitaj ĉefe de birdoj, pli ol 250 specioj, inter kiuj elstaras la kolibroj (kiuj havas kvar speciojn) la falko, bakistoj, kormoranoj, ardeoj, papagoj, kardinaloj, kolomboj, paseroj, fringoj, orioloj, strigoj, ktp; estas sekvitaj de reptilioj: lacertoj, diversaj testudoj (kelkaj specioj de akvaj testudoj), aligatoroj, amfibioj kiel la bufo; mambestoj kiel kojpoj (aŭ ronĝa lutro), kaj okaze kapibaroj kaj marĉaj cervoj; la giganta lutroariray estingis je la malfruaj 1950-aj jaroj. La enkondukita loĝantaro de damaoj ŝajnas esti formortita je la komenco de la 21-a jarcento.

Martín García havis proksimuman loĝantaron de 4.000 personoj, sed malpliiĝis ĝis konstanta loĝantaro en 2008 de malpli ol 170 personoj (ĉirkaŭ 50 familioj).

Notoj redakti

  1. http://www.gob.gba.gov.ar/html/municipales/islamg/tratado_del_rio_de_la_plata_y_su_frente_maritimo.htm Arkivigite je 2008-04-18 per la retarkivo Wayback Machine Tratado del Río de la Plata y su Frente Marítimo Alirita la 24an de julio de 2008, Ministerio de Gobierno de la Provincia de Buenos Aires

Eksteraj ligiloj redakti