BAKÓ Béla (pro. bako:) estis rumania hungara pedagogo naskita en Aranyosgyéres la 16-an de aŭgusto 1913 kaj mortinta en Kluĵo en 1990.

Biografio redakti

Bakó Béla studis en Aiud, Szeged kaj en la Universitato de Kluĵo. De 1945 li estis ĉeflernejinspektoro, en jaroj 1946-49 redaktoro de revuo Népnevelés, de 1949 universitata adjunkto, de 1951 docento. Poste li estis katedrestro pri pedagogio-defektologio de Instituto Pedagogia por Plukvalifigado (1954-73) de Kluĵo. Li publikigis en gazetoj Tanügyi Újság, Korunk, A Hét, en la serio Studia de Universitato Babeş-Bolyai kaj en Revista de Pedagogie.

Verkoj redakti

  • A neveléstudomány kérdései (kunulaŭtoro) (1957).

Fontoj redakti