Béla Illés (futbalisto)
Béla Illés [ilEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Illés Béla estas hungara futbalisto (mezulo).
Béla Illés | |||
---|---|---|---|
mezkampulo | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1968 (55-jaraĝa) en Sárvár | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Béla Illés[1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1968 en Sárvár.
Biografio redakti
Béla Illés jam frue komencis futbali loke. En sia aĝo 16 li debutis en plenkreska elstara teamo en la proksima Szombathely. Post 2 jaroj li maturiĝis. En la sekvaj jaroj li ludis en pluraj prestiĝaj enlandaj kluboj, sed neniam eksterlande resume en 540 matĉoj kun 215 goloj. Intertempe li estis hungara ĉampiono kvarfoje kaj golreĝo trifoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1991–2001 64-foje kun 15 goloj. En la 2000-aj jaroj kune kun Gábor Halmai ili establis firmaon pri funkciigo de futbalklubo kaj en 2007 pri futbala akademio sub nomo de Illés. Li edziĝis en 1989. Li ricevis kelkajn sportajn premiojn, fine ŝtatan premion en 2007.