Sárvár
Ne miskomprenu kun Ságvár!
Sárvár | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 9600 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 14 200 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 220 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 15′ N, 16° 56′ O (mapo)47.25388888888916.935277777778Koordinatoj: 47° 15′ N, 16° 56′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 64,64 km² (6 464 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sárvár [+] | |||||
| |||||
Sárvár [ŝArvAr] estas urbo kaj kuracbanloko en bordoj de rivero Rába en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Sárvár, kies centro ĝi estas.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Dum la Romia Imperio estis tie trapasejo tra Rába laŭ vojo Sukceno. Fortikaĵo defendis la trapasejon. Ankaŭ la hungaroj konstruis fortikaĵon, kies nomo estis hungare kotofortikaĵo. La koto signifas ramitan teron. En la 16-a jarcento Rába iĝis fronto inter aŭstroj-hungaroj kaj turkoj. En 1532 la turkoj ne povis okupi la fortikaĵon. Fortikaĵestro estis "nigra bejo" Francisko Nádasdy (militestro).
Fine de la 19-a jarcento la komunumo ricevis fervojon kaj sukerofabrikon. En 1968 Sárvár iĝis urbo.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redakti- En Sárvár naskiĝis:
- agronomo Lajos Helyes
- aktoroj Kálmán Fülöp, László Kabos, Mária Majláth, Judit Rezes kaj Gergely Savanyu
- ekonomikisto Szilárd János Simon
- filozofo László Rudas
- fotisto Gáspár Stekovics
- Béla Illés (futbalisto)
- gitaristo Krisztián Szakos
- historiisto Ödön Füves
- inĝeniero Zoltán Komondy
- luktisto, Csaba Hegedűs
- József Vass (ministro)
- oficiro Sándor Major
- operkantisto Arabella Szilágyi
- pupteatristo Károly Horváth (aktoro)
- verkisto Ernő Urbán.
- En Sárvár mortis:
- inĝenieroj József Gergácz kaj Pál Tallós.