Ödön Füves

hungara historiisto

Ödön Füves [odon fuveŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Füves Ödön estis hungara historiisto, filologo, altlerneja instruisto.

Ödön Füves
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1920 (1920-03-22)
en Sárvár
Morto 1995
en Budapeŝto
Lingvoj hungararusa
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo historiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ödön Füves[1][2] naskiĝis la  22-an de marto 1920(nun 1920-03-22) en Sárvár, li mortis en 1995 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Ödön Füves maturiĝis en Szombathely en 1938, poste li akiris pedagogian (1943) kaj filologian-filozofian (1947) diplomojn en Scienca Universitato Péter Pázmány, sed inter 1943-1945 li estis soldato, respektive militkaptito. Hejmenveninta li instruis en bazlernejo ĝis 1951, poste ĝis 1969 en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Pli frue li akiris diplomon pri rusa lingvo en 1953. Inter 1969–1983 li estis institutestro pri la rusa lingvo, dum li kandidatiĝis en 1974 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia scienca vivo specialiĝis al historio de grekoj en Hungarlando. Lia edzino naskis 2 filinojn.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Bizánci verses epithalaminok. (disertaĵo, 1947)
  • Újabb adalékok a tokaji görögök történetéhez. (1955)
  • Adatok az egri görögök történetéhez. (1958)
  • Görög imaház alapítása Sopronban. (1966)
  • Görögök Pesten. 1686–1931. (monografio kaj disertaĵo, 1972)
  • Dimitriosz Govdelász Magyarországon. (1982)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti