Seini

urbo en nuna Rumanio

Seini [sejnj] (hungare: Szinérváralja [sine:rva:ralja]), estas urbo en Rumanio laŭ la rivero Someș nordokcidente de Baia Mare. En 1950 oni aligis al ĝi Viile Apei (Apahegy). Administre apartenas al ĝi krome la vilaĝo Săbișa.

Seini
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Maramureș
Alinome Szinérváralja (hungare)
Iama hungara departemento Máramaros
Situo 47° 45′ N, 23° 17′ O (mapo)47.74777777777823.285277777778Koordinatoj: 47° 45′ N, 23° 17′ O (mapo)
Seini (Rumanio)
Seini (Rumanio)
DMS
Poŝtkodo 435400
Loĝantaro 8,987 (en 2011; 10.105 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 108963
vdr

Situo redakti

Seini situas en la valo de Someș; sude, okcidente kaj norde ĝi limas al la distrikto Satu Mare. Tra la urbo pasas la rumana nacia vojo DN1C kaj la fervoja linio inter Satu Mare kaj Baia Mare, kiu havas tie stacion.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi nombris 5 mil 056 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 7 mil 774 el kiu preskaŭ 80 % estis rumanoj.

Historio redakti

Ĝi estis unue menciita skribe en 1334 kiel eklezejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Szinérváralja apartenis al Hungario (Szatmár).

Fonto redakti

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti