Pilismarót
Pilismarót [piliŝmarOt] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Esztergom. Pilis estas nomo de la apuda montaro.
Pilismarót | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2028 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 166 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 49 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 47′ N, 18° 53′ O (mapo)47.78403888888918.875519444444Koordinatoj: 47° 47′ N, 18° 53′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 44,62 km² (4 462 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pilismarót [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 45 km²
- Loĝantaro: 1950
- Poŝtkodo: 2028
- Telefonprefikso: 33
Geografio
redaktiPilismarót situas inter montoj kaj dekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Visegrád-Esztergom. La lasta troviĝas 13 km-ojn, Visegrád 10 km-ojn, Dorog 20 km-ojn.
Historio
redaktiPli frue la romianoj havis tie fortikaĵon kaj komunumon Ad Herculem. La unua mencio devenis el 1138. La tataroj en 1242 kaj post jarcentoj la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Monaĥejo fondiĝis en 1278. Fine de la turka erao slovakoj kaj hungaroj refondis la komunumon. Nuntempe la vilaĝo estas grava feriejo pro la Danubo kaj la pitoreskaj montoj.
Vidindaĵoj
redakti- katolika preĝejo Sankta Laŭrenco (Pilismarót)
- kalvinana preĝejo
- restaĵoj de romia fortikaĵo
- nobeldomo de Heckenast, tiu persono (presisto) havis ĉefrolon dum la Hungara revolucio de 1848
- moderna turistejo
Famuloj
redaktiEn Pilismarót naskiĝis juristo Gusztáv Gegus, kuracisto Árpád Lengyel (savinto de pasaĝeroj de Titanic) kaj skulptisto János Konyorcsik.