Arabella Szilágyi

Arabella Szilágyi [silAdji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilágyi Arabella estis hungara operkantisto (soprano), primadono. Ŝia origina familia nomo estis Spiegel ĝis 1881.

Arabella Szilágyi
Persona informo
Naskonomo Spiegel Arabella
Naskiĝo la  17-an de novembro 1861(nun 1861-11-17)
en Hungario Sárvár (Hungario)
Morto la 27-an de aprilo 1918
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Arabella Szilágyi [1] naskiĝis la 17-an de novembro 1861 en Sárvár, ŝi mortis la 27-an de aprilo 1918 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Arabella Szilágyi devenis el juda familio. Ŝi aĝis 7, kiam ŝi amatore kantadis. Ŝi frekventis Teatran Lernejon, poste ŝi debutis en opera spektaklo en 1880 en Nacia Teatro (Budapeŝto). En la sekva jaro ŝi plulernis en Vieno de Róza Csillag. Inter 1886-1888 ŝi apartenis al Budapeŝta Ŝtata Operejo, sed ŝia debuto estis tre granda fiasko. Tamen Gustav Mahler instruis ŝin kaj ŝi iĝis sukcesa primadono (inter 1888-1894 en Breslau). Li denove kantadis en la Budapeŝta Operejo inter 1894 – 1898, poste ŝi pensiuliĝis, sed ŝi kantis plu en koncertoj kaj ekde 1908 ŝi instruis en privata muzika lernejo. En nekonata jaro ŝi naskis sen esti edzino. Ŝi estis nomumita "eterna membro de la Operejo".

El ŝia repertuaro redakti

Fontoj redakti