Béla SAS (pli frue SCHULLER) (1897-1963), plumnome Adalberto S., maŝinsisto. En 1917 aliĝis al la kontraŭmilita Rondo Galilei, en kiu li lernis Idon, sed jam en la sama jaro aliĝis al la laborista Esperanto-movado. Li verkis propagandan broŝuron (A munkásság és az eszperantó, 1923) kaj artikolojn en la Esperanto-gazetaro. En la jaroj 1920-1926 li estis aktivulo de Sennacieca Asocio Tutmonda, krome notario (1923) kaj vicprezidanto (1945-1947) de Hungara Esperantista Societo Laborista.