Bélmez de la Moraleda
Bélmez de la Moraleda estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Jaén, sude de Hispanio.
Bélmez de la Moraleda | |||
---|---|---|---|
![]() Bélmez de la Moraleda (Jaén, Andaluzio)
| |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Ŝtato | ![]() | ||
Aŭtonoma Komunumo | ![]() | ||
Provinco | ![]() | ||
Municipo | Bélmez de la Moraleda | ||
Poŝtkodo | 23568 | ||
Retpaĝaro | belmezdelamoraleda.com | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Ayuntamiento de Bélmez de la Moraleda | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 894 [1] | ||
Loĝdenso | 38,7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 37°43′N 3°22′U / 37.717°N, 3.367°U (mapo) Koordinatoj: 37°43′N 3°22′U / 37.717°N, 3.367°U (mapo) | ||
Alto | 825 m | ||
Areo | 49 km2 | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

La areo de la municipo estas 49 km2 kie loĝas 1894 geloĝantoj, do loĝdenso estas 38.7 loĝ./km2. Bélmez de la Moraleda situas je 69 km de la provinca ĉefurbo Jaén je altitudo de 825 metroj en la komarko Sierra Mágina.
Historie la ekonomio dependis el la tekstila industrio kaj la olivarboj, sed aktuale estas eka turismo pro riĉaj historio, kuirarto, flaŭro kaj faŭno. La municipo estas konata pro la fama fenomeno de la vizaĝoj de Bélmez, nome makuloj kun figuroj de vizaĝoj kiuj aperis en unu domo kaj populariĝis en la 1970-aj jaroj inter amikoj de paranormaleco.
Demografio
redaktiLaŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 1894 geloĝantoj de la municipo Bélmez de la Moraleda estas 912 inoj kaj 982 viroj. En la 49-kvadratkilometra teritorio estas 3 setlejoj, kie loĝas 1872 geloĝantoj, kaj aliaj 22 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 15, 10 inoj kaj 5 viroj, kaj mortis 23, 8 inoj kaj 15 viroj. Tiel la natura kresko estis -8 (-0.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 875 homoj (46.2%).
Vidindaĵoj
redakti- Kastelo de Bélmez de la Moraleda
- Turo de la Vesperstelo kaj Turo de la Suno
- Kastelo de Chincoya [ĉinKOĝa]
Eksteraj ligiloj
redakti- Bélmez de la Moraleda - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.