La BBC Mikrokomputila Sistemo, aŭ BBC Micro, estas serio de personaj komputiloj desegnitaj kaj konstruitaj de Acorn Computers en la 1980-aj jaroj por la programo de komputila sperteco (angle Literacy Project) financita de la BBC. La maŝino estis la fokuso de pluraj edukadaj BBC-televidprogramoj pri komputila kleriĝo, komence kun The Computer Programme en 1982, sekvita de Making the Most of the Micro, Computers in Control en 1983 kaj fine Micro Live en 1985.

BBC Micro
serio vd
Dum 1-a de decembro 1981 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Acorn Atom
Sekvanto BBC Master
vdr

Post alvoko al ofertoj fare de la Literacy Project por komputilo kiu akompanus la televidprogramojn kaj rilatan literaturon, Acorn gajnis la kontrakton danke al la Proton. Ĝi estis posteulo de la modelo Atom, kaj prototipita en rimarkinde mallonga tempo. Renomita BBC Micro, la sistemo estis adoptita de plejmultaj lernejoj en Britio, tiel ŝanĝante la destinon de Acorn. Ĝi ankaŭ sukcesis kiel persona komputilo enBritio, malgraŭ sia alta prezo kompare kun aliaj hejmaj modeloj venditaj tiutempe. Acorn poste uzis la maŝinon por simuli kaj disvolvi la ARM-arkitekturon.

Kvankam estis fine produktitaj 9 modeloj kun la varmarko BBC, la esprimo "BBC Micro" daŭre estis uzata por referenci la unuajn 6 (Model A, B, B+64, B+128, Master 128, kaj Master Compact). Postaj BBC-modeloj plivole estas konsiderataj parto de la serio Acorn Archimedes.