BOR (kosmopramo)

(Alidirektita el BOR (aviadilo))

BOR (Безпилотные Орбитальные Ракетопланы - Senpilota Orbita Raketoplano) estis la nomo de diversaj testaj aviadiloj, per kiuj la sovetaj kosmoesploristoj kolektis spertojn por evoluigo de soveta kosmopramo Buran.

La soveta militara-industria komplekso iniciatis en 1973 kosmoprogramon por testi varmeg-rezistajn kahelojn kaj esplori ĝeneralajn aerodinamikajn strukturojn por kosmovojaĝo.

BOR-1, -2 kaj -3 redakti

Tiuj glisiloj estis testmodeloj en suborbita flugo.

BOR-4 redakti

BOR-4 havis moveblajn flugilojn, mason de 1450 kg, longon de ĉ. 2,5 m kaj enverguron de ĉ. 1,5 m. La lanĉo okazis per Kosmos-3M-RB5 (K65-RB5). Dum la testflugoj, oni atingis 100 km kaj rapidon de maĥo 3 - 25. La surteriĝo (pli precize surakviĝo) okazis ĉiam kontrolite.

  • BOR-4 404 (Kosmos 1374) 3-an de junio 1982, surakviĝo en la Hindia Oceano
  • BOR-4 405 (Kosmos 1445) 15-an de marto 1983, surakviĝo en la Hindia Oceano
  • BOR-4 406 (Kosmos 1517) 27-an de decembro 1983, surakviĝo en Nigra maro
  • BOR-4 407 (Kosmos 1614) 19. Dezember 1984, surakviĝo en Nigra maro

Eksteraj ligiloj redakti