Baños de Río Tobía

Baños de Río Tobía [BAnjos deriotoBIa] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Supra Najerilla kaj precize en la nordo de ĝia norda subkomarko, nome la Cogolla kaj en la okcidento de la regiono; tamen foje ĝi estas atribuita al la pli norda Komarko de Nájera.

Baños de Río Tobía
municipality of La Rioja

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 608  (2023) [+]
Loĝdenso 91 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 2° 46′ U (mapo)42.335-2.7608333333333Koordinatoj: 42° 20′ N, 2° 46′ U (mapo) [+]
Alto 574 m [+]
Areo 17,59 km² (1 759 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Baños de Río Tobía (Provinco Rioĥo)
Baños de Río Tobía (Provinco Rioĥo)
DEC
Baños de Río Tobía
Baños de Río Tobía
Situo de Baños de Río Tobía
Baños de Río Tobía (Hispanio)
Baños de Río Tobía (Hispanio)
DEC
Baños de Río Tobía
Baños de Río Tobía
Situo de Baños de Río Tobía

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baños de Río Tobía [+]
vdr
La municipa teritorio de Baños de Río Tobía, en la okcidento de la regiono.

Geografio redakti

 
Preĝejo.
 
Ermitejo.
 
Palaco Salazar.

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo al la cetero de la komarko kaj de la regiono laŭ la regiona ŝoseo LR-113 kiu kondukas norden al Nájera kaj al Bobadilla suden. Ĝi estas ĉe la meza fluejo de la Valo de la rivero Najerilla, je 578 metroj super marnivelo.

Historio redakti

Pri ekonomio, la mezepoka institucio Mesta markis la historion de la montaro ĝis nun. La transmigra brutobredado ordigis la spacon, la uzadon kaj la vivmanieron de multaj generacioj. La brutobredado de ŝafoj estas perfekte adaptebla al la orografiaj kaj klimataj kondiĉoj de la areo, kaj krome estis ankaŭ bovoj kaj kaproj. Ŝafoj ludis gravan rolon en la florado de tekstila industrio en la areo. Sed tio ŝanĝiĝis meze de la 19-a jarcento, kiam la konkurenco de la moderna tekstila industrio de Katalunio ruinigis la lokan tekstilan industrion, tro mandependa kaj tro malmulte mekanizita (kun konsiderinda malprogreso en la adoptado de energioj alternativaj al la hidraŭlika), kaj tro for de la ĉefaj fervojoj. Pro tio fine de la 19-a jarcento la loĝantaro elmigris al novaj industriaj centroj.[1]

Tiu estas unu de la komarkoj de Rioĥo kiu plej suferis la senloĝigadon pro la rura elmigrado de la 1960-aj jaroj kaj postaj. La ĉefa demografia kaj ekonomia motoro de la komarko fakte estas Baños de Río Tobía, ĉar ĝi posedas nombrajn entreprenojn de fabrikado de kolbasoj, kaj de ligno kiuj movas la ekonomion de la municipo kaj de la apudaj loĝlokoj. Tiukadre anstataŭ perdi loĝantaron, laŭlonge de la 20-aj jarcento supreniris el la mil loĝantoj ĝis la nunaj 1 583 censitaj loĝantoj.

Aktualo redakti

Estas industrio de kolbasoj kaj pri ligno.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la du ermitejoj, la Palaco Salazar, la montara pejzaĝo, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti