Komarko de Nájera

La Komarko de Nájera estas en la nordokcidento de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Supra Rioĥo, en la okcidenta triono de la regiono. Ties tradicia ĉefurbo estas Nájera, kiu nomas la komarkon.

Komarko de Nájera, nordokcidente de la regiono.
Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera.

Ĝi apartenas al la hidrografia baseno de la rivero Ebro kaj ties ĉefa akso estas la baseno de la rivero Najerilla [naĥeRIlja] en ĝiaj meza kaj fina sektoroj.

La komarko bazas sian ekonomion ĉefe sur la agrikulturo, ĉefe kun vitoj, cerealo (tritiko kaj hordeo) kaj betoj kiel ĉefaj kultivoj. Estas ankaŭ zonoj de makiso en kiu estas arbaroj de kverkoj.

Datumoj redakti

Nombro de municipoj: 25
Areo: 316,06 km²
Loĝantaro (2009): 14 761 loĝantoj
Loĝdenseco: 46,70 loĝ/km²
Latitudo averaĝe: 42º 23' 34" norde
Longitudo averaĝe: 2º 43' 14" okcidente
Altitudo averaĝe: 617,33 msm

Municipoj de la komarko redakti

Alesanco, Alesón, Arenzana de Abajo, Arenzana de Arriba, Azofra, Badarán, Bezares, Bobadilla, Camprovín, Canillas de Río Tuerto, Cañas, Cárdenas, Castroviejo, Cordovín, Hormilla, Hormilleja, Huércanos, Manjarrés, Nájera, Santa Coloma, Torrecilla sobre Alesanco, Tricio, Uruñuela, Villar de Torre, Villarejo.

Demografio redakti

 
Demografia distribuado de la municipoj de la komarko de Nájera kun koncentro centre en Nájera.
 
Orografia mapo de la komarko de Nájera.
Municipo Loĝantaro Areo Submunicipoj
Alesanco 528 17,17
Alesón 117 6,49
Arenzana de Abajo 243 8,39
Arenzana de Arriba 32 5,92
Azofra 213 11,84
Badarán 555 20,69
Bezares 18 4,62
Bobadilla 124 4,66
Camprovín 155 20,45 Mahave
Canillas de Río Tuerto 40 3,6
Cañas 88 9,72
Cárdenas 173 3,98
Castroviejo 58 20,75
Cordovín 174 4,6
Hormilla 460 15,86
Hormilleja 155 7,44
Huércanos 857 21,48
Manjarrés 115 6,16
Nájera 8268 37,44
Santa Coloma 112 20,24
Torrecilla sobre Alesanco 35 4,36
Tricio 388 6,35
Uruñuela 974 10,51 Somalo
Villar de Torre 210 11,99
Villarejo 29 6,38

La loĝlokoj de la komarko de Nájera suferis fortan elmigradon dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, sed spite tion la komarko ne suferis troan malpliigon pro la granda kresko de la municipo Nájera. Aktuale Nájera enhavas pli ol la duono de la komarka loĝantaro, dum la cetero de la municipoj de la komarko estas malgrandaj loĝlokoj de inter 100 kaj 500 loĝantoj.

Krom Nájera ankaŭ aliaj municipoj kreskiĝis pro la industrio de meblo, la vinproduktado kaj la konstruado, kiel Huércanos, Uruñuela kaj Alesanco. Dume la zonoj de la supra Yalde kaj de la supra Cárdenas suferis grandan senloĝigadon kun municipoj sub la 50 loĝantoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti